Geografio de Alĝerio

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Reliefa mapo de Alĝerio kun setlejoj kaj ŝoseoj.

Alĝerio enhavas 2,381,741 kvadratajn kilometrojn de tero, pli ol kvar kvinonoj el kio estas dezerto, en Nordafriko, inter Maroko kaj Tunizio. Ĝi estas la plej granda lando en Afriko. Ties araba nomo, Al Ĝazair (la insuloj), derivas el la nomo de la ĉefurbo Alĝero (Al Ĝazair en araba), laŭ la malgrandaj insuloj iame troviĝantaj en ties haveno. Ĝi havas longan marbordon al Mediteraneo, plej el kiu estas pli taŭge nomita Alborana Maro, kiu estas la plej okcidenta elemento de la Mediteranea Maro.[1] La norda parto, nome areo de montoj, valoj, kaj altebenaĵoj inter la Mediteranea Maro kaj la Sahara Dezerto, formas integran parton de la sekcion de Nordafriko konata kiel Magrebo. Tiu areo inkludas Maroko, Tunizion, kaj la nordokcidentan parton de Libio konata historie kiel Tripolitanio.

Priskribo[redakti | redakti fonton]

Alĝerio estas la plej granda lando ne nur en Afriko, sed ankaŭ en la Araba mondo, kaj en la Mediteranea Baseno. Ties suda parto inkludas gravan parton de Sahara. Norde, la Tella Atlaso formas kun la Sahara Atlaso, pli sude, du paralelajn seriojn de reliefoj en en direkto al oriento, kaj inter kiuj estas ampleksaj ebenaĵoj kaj altaj teroj. Ambaŭ Atlasoj tendencas eniri en orientan Alĝerion. La etendaj montaroj Aures kaj Nememĉa okupas la tutan nordorientan Alĝerion kaj estas liniigitaj laŭ la landlimo de Tunizio. La plej alta pinto estas Monto Tahat (3 003 m).

La Sahara, la Ahagaroj kaj la Atlas-montaro komponas la Alĝerian reliefon.

Alĝerio kuŝas ĉefe inter latitudoj 19° kaj 37°N (malgranda areo estas norde de 37°), kaj longitudoj 9°W kaj 12°E. Plej el la marborda areo estas monteteca, foje eĉ montara, kaj estas kelkaj naturaj havenoj. La areo el la marbordo al la Tella Atlaso estas fekunda. Sude de la Tella Atlaso estas stepa pejzaĝo kiu finas kun la Sahara Atlaso; pli sude, estas la Sahara dezerto.[2] Tasilin-Aĝer estas 500 km longa montaro en Alĝerio, ĉe la Saharo (de N 26°20’ Or 5°00’ ĝis N 24°00’ Or 10°00’). Ĝia plej alta pinto estas Adrar Afao (N 25°10’ Or 8°11’) kun 2158 m. La rokaĵo de la montaro estas sabloŝtono, kies erodiĝo rezultis interesajn montoformojn.

La Ahagaraj Montoj (arabe جبال هقار), konataj ankaŭ kiel Hogaro, estas altatera regiono en centra Saharo, suda Alĝerio. Ili estas situaj je 1 500 km sude de la ĉefurbo, Alĝero, kaj ĝuste okcidente de Tamanrasset. Alĝero, Orano, Konstantino, kaj Annaba estas la ĉefaj urboj de Alĝerio.[2]

28° 00′ N 3° 00′ O / 28.000 °N, 3.000 °O / 28.000; 3.000 (mapo)

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. C.Michael Hogan. 2011. Alboran Sea. Encyclopedia of Earth. Eld. P.Saundry & C.J.Cleveland. National Council of Science and the Environment. Washington DC [1] 13a de Oktobro, 2012
  2. 2,0 2,1 . Algeria : a country study. United States Library of Congress. Arkivita el la originalo je 15a de Januaro 2013. Alirita 18a de Majo 2013.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]