Ahmed Ben Bella

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Ahmed Ben Bella
أحمد بن بلّة
Prezidanto de Alĝerio
Persona informo
أحمد بن بلة
Naskiĝo 25-an de decembro 1916 (1916-12-25)
en Maghnia
Morto 11-an de aprilo 2012 (2012-04-11) (95-jaraĝa)
en Alĝero
Religio sunaismo vd
Lingvoj araba vd
Ŝtataneco FrancioAlĝerio vd
Partio Naciliberiga Fronto • Algerian People's Party • Movement for Democracy in Algeria vd
Subskribo Ahmed Ben Bella
Familio
Edz(in)o Zohra Michelle Sellami vd
Profesio
Okupo politikisto • futbalisto vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr
Ben Bella kun Fidel Castro kaj Che Guevara, Kubo, 1962.
La prezidentoj de Egiptio Nasser, de Tunizio Bourkiba kaj Ben Bella, 1963.

Ahmed Ben Bella (arabe أحمد بن بلّة Aḥmad bin Billah; 25-a de decembro 191611-a de aprilo 2012) estis alĝeria socialista politikisto, militisto kaj revoluciulo, kiu estis la unua Prezidanto de Alĝerio de 1963 ĝis 1965.

Biografio[redakti | redakti fonton]

Post la sendependeco de Alĝerio, Ben Bella tuj iĝis tre populara. En junio 1962, li defiis la estrecon de la Ĉefministro Benjuzef Benĥedda; tio kondukis al kelkaj disputoj inter liaj rivaloj en la FLN, kiuj estis tuj subpremitaj de la rapide kreskanta nombro de subtenantoj de Ben Bella, ĉefe ene de la armitaj fortoj. Ĉirkaŭ Septembro, Bella havis kontrolon de Alĝerio praktike se ne teorie, kaj li estis elektita ĉefministro en elekto de 20-a de Septembro. Alĝerio estis akceptita kiel la 109-a membro de Unuiĝintaj Nacioj la 8-an de Oktobro 1962.

En 1963 li estis elektita Prezidento en senopozicia elektado, kaj ankaŭ kondukis la kostan defendon de Alĝerio kontraŭ la invado fare de Maroko nome Sablomilito. Post stabiligo de la lando, Ben Bella entreprenis serion de popularaj sed iome senordaj ter-reformoj je la profito de senteraj farmistoj, kaj pli kaj pli eniris en socialisma idearo. Lia politiko de memregado, aŭ mem-administrado, estis adoptita post la kamparanoj ekhavis iamajn francajn terojn. Por ekvilibrigi frakciojn ene de la alĝeria registaro, ĉefe la armeo de FLN, la iamaj geriloj kaj la ŝtata burokrataro, lia regado iĝis pli aŭtokrata. Tio eble malhavis al ili iamajn subtenantojn, kaj, ĉirkaŭ 1964 li dediĉis pli da tempo al eksterlandaj aferoj ol al loka politika disvolvigo. En 1965, Ben Bella estis elpostenigita per sensanga militista puĉo estrita de armeestro kaj iama amiko Houari Boumédiènne, kaj iĝis enhejme arestito. En julio 1979, tuj post la morto de Boumédiènne, Ben Bella estis liberigita el enhejma arestado. En 1980, li translokiĝis al Francio, sed estis elpelita en 1983. Li poste translokiĝis al Lausanne, Svisio, kaj lanĉis la movadon nome Le Mouvement pour la Démocratie en Algérie en 1984. En septembro 1990, li revenis al Alĝerio kaj konkurencis en la unua multpartia balotado de la lando.[1]

Ahmed Ben Bella ricevis la titolon de Heroo de Sovetunio la 30an de aprilo 1964.[2]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Ahmed Ben Bella obituary
  2. ruse Biografio ĉe la retejo pri Herooj de Sovetunio kaj Rusio

Bibliografio[redakti | redakti fonton]

Aussaresses, General Paul, The Battle of the Casbah: Terrorism and Counter-Terrorism in Algeria, 1955–1957. New York: Enigma Books, 2010. 978-1-929631-30-8.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]