El Hadj M'Hamed El Anka

El Vikipedio, la libera enciklopedio
El Hadj M'Hamed El Anka
Persona informo
Naskiĝo 20-an de majo 1907 (1907-05-20)
en Alĝero
Morto 23-an de novembro 1978 (1978-11-23) (71-jaraĝa)
en Alĝero
Lingvoj arabakabila
Ŝtataneco Alĝerio
Okupo
Okupo kantisto
vdr

El Hadj M'Hamed El Anka (arabe الـحــاج مــحــمــد الـعــنـقــة, Berbere ⴻⵍ ⵂⴰⴵ ⵎ'ⵂⴰⵎⴻⴷ ⴻⵍ ⴰⵏⴾⴰ), (20a de majo 1907 en Alĝero23a de novembro 1978 en Alĝero) konata ankaŭ kiel Hadj Muhammed Al Anka, El-Hadj M'Hamed El Anka (kaj variaj aliaj kombinoj), estis konsiderita La Granda Mastro de la Alandaluzia klasika muziko kaj de alĝeria muziko ĉaabi.

Jam 13jaraĝa li estis dungita en orkestro kie li ekludis mandolon, kio iĝos lia preferata muzikilo.

Post la morto de la ŝejĥo Nador en Majo 1926, en Ĉerĉel, El Anka eklaboris por la organizo de festivaloj por la grupo. La orkestro inkludis Si Said Larbi (realnome Birou), Omar Bébéo (Slimane Allane) kaj Mustafa Ulid El Meddah inter aliaj. En 1927 li komencis partopreni en la kursoj de la ŝejĥo Sid AH Ulid Lakehal, kion li sekvis ĝis 1932.

En 1928 li estis unuafoje eksponita al la ĝenerala publiko, kaj li registris 27 diskojn (78 rpm) por Columbia, lia unua publikigante, kaj partoprenis en la inaŭguro de Radio PTT Alĝero.

Kantoj[redakti | redakti fonton]

  • Lahmam lirabitu
  • Sebhan ellah ja ltif
  • Ŭin saâdi ŭin
  • Aĥki fi ĥnata

Literaturo[redakti | redakti fonton]

Saadallah, Rabah. (1981) El-Hadj M'hamed El-Anka maître et renovateur de la musique " Chaâbi " (france). Algiers: La Maison des Livres.


Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]