Nadir Larbaui

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Nadir Larbaui
Persona informo
نذير العرباوي
Naskiĝo 26-an de septembro 1949 (1949-09-26) (74-jaraĝa)
en Tebesa, Constantine Department,  Francio
Lingvoj araba vd
Ŝtataneco Alĝerio vd
Alma mater Universitato de Alĝero vd
Profesio
Okupo politikistodiplomato • handbalisto vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Nadir LARBAUI (26a de Septembro 1949) estas alĝeria politikisto, advokato kaj diplomato, kiu postenas kiel Ĉefministro de Alĝerio ekde Novembro 2023.

Li estis sportisto de la Nacia Teamo de Alĝerio de manpilko kaj tiukadre partoprenis en diversaj internaciaj ĉampionecoj. Poste li studis juron en la Universitato de Alĝero kaj diplomiĝis en internacia juro. Eklaborinte en diversaj postenoj de la Ministerio de Eksterlandaj Aferoj, li iĝis ambasadoro en Unuiĝintaj Nacioj, Pakistano, la Araba Ligo, la Araba Magreba Unio kaj Egiptio.​

La prezidento Abdelmaĝid Tebbun nomumis in ĉefministro anstataŭ Ajman Benabderrahman, kiu estis elpostenigita. Fakuloj observis tion kiel deziro de la prezidento Tebbun centraligi la decidojn preskaŭ unu jaron antaŭ la prezidenta balotado planita por decembro 2024.[1]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. «Algeria appoints a new prime minister to prepare for President Tebboune's second term». Le Monde.fr (en angla). 13a de novembro 2023. Konsultita la 20an de novembro 2023.


  • En tiu ĉi artikolo estas uzita traduko de teksto el la artikolo Nadir Larbaoui en la hispana Vikipedio.