Berbera lingvaro
El Vikipedio
La Berberoj estas grupo de popoloj parolantaj lingvojn en la Afrikazia lingvaro. La plej multnombraj popoloj de la grupo: Kabiloj, Ŝeluhoj, Tamazigtoj, Rifoj, Tuaregoj.
La berbera lingvo estas foje konsiderata kiel unu lingvo, kiu ankaŭ ricevas la nomon tamaziγ aŭ tamaziγt (tamazigto). Plejofte tamen, oni dividas ĝin en pluraj malsamaj lingvoj, kies divido ne estas unueca el literara kaj filologia vidpunktoj.
La nombro de parolantoj estas ĉ. 11,000,000[1]. Oni kelkfoje mencias la nombron de 4 milionoj en Alĝerio plus kelkaj milionoj en Maroko kaj centoj da miloj en aliaj landoj de Norda Afriko (Tunizio, Libio, Egiptio, Maŭritanio, Niĝero, Malio). Ekzistas ankaŭ grupoj de berberparolantoj enmigrintaj en kelkaj eŭropaj landoj (Francio, Hispanio, Nederlando, Belgio, Unuiĝinta Reĝlando, Danio).
[redakti] Ĉefaj popoloj kaj lingvoj
- Nomoj: [m] amaĥag; [f] Berberes; [r] berberi
- Loĝloko: Grupo de nordafrikaj popoloj (tamazigtoj, rifoj, ŝeluhoj, tuaregoj, kabiloj k.a.), ĉefloĝantoj de Nord-Afriko, Centra kaj Okcidenta Saharo
- Loĝantaro: Pli ol 11.520.000 (1992).
- Lingvo: Berbera-libiaj lingvoj.
- Religio: Islamanoj sunaistoj (plejmulte), islamanoj ĥariĝistoj, judoj, kristanoj.
KABILOJ
- Nomoj: [f] Kabyles; [r] kabili
- Loĝloko: Montaraj regionoj de Norda Alĝerio: Kabilio
- 'Loĝantaro: 3.000.000 (1992).
- Lingvo: Kabila.
- Religio: Islamanoj sunaistoj.
RIFOJ
- Nomoj: [es] rifeños][f] Rif; [r] rifi
- Loĝloko: Norda Maroko: Rifio
- Loĝantaro: 1.250.000 (1992).
- Lingvo: Rifa.
- Religio: Islamanoj sunaistoj.
ŜELUHOJ
- Nomoj: [f] Chleuhs; [r] ŝeluĥi, ŝilĥi
- Loĝloko: Centraj montaroj en Maroko: Supera Atlaso kaj Antiatlaso
- Loĝantaro: ĉ. 2.000.000.
- Lingvo: Ŝeluha.
- Religio: Islamanoj sunaistoj.
TUAREGOJ
- Nomoj: [m] imoŝag; [f] Touareg; [r] tuaregi
- Loĝloko: Saharaj regionoj en Malio, Niĝero, Burkino, Alĝerio kaj Libio
- Loĝantaro: 1.150.000 (1992), inter ili en Malio pli ol 610 mil
- Lingvo: Tuarega.
- Religio: Islamanoj sunaistoj.
[redakti] Referencoj
[redakti] Aliaj projektoj

