Gallia Lugdunensis

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
la romiaj provincoj dum la jaro 116, sub imperiestro Trajanus

Gallia Lugdunensis estis provinco de la Romia Imperio.

Gallia Lugdunensis, jen malhelruĝe akcentita

La provinco estis parto de la teritorio de Gaŭlio, kiun la armeo de la imperiestro konkeris inter la jaroj 58 kaj 51 antaŭ Kristo. Dum la administra divido de tiu teritorio de Gaŭlio sub la imperiestro Aŭgusto Cezaro ekestis tri provincoj: la du aliaj estis Gallia Belgica en la nordoriento kaj Gallia Aquitania en la sudokcidento (aldone al tiuj tri regionoj ekzistis la romia provinco Gallia Narbonensis en la pleja sudo de Gaŭlio, kiu jam de la jaro 120 antaŭ Kristo estis romia).

Gallia Lugdunensis, pli poste nomita nur Lugdunensis, ampleksis la centron de la hodiaŭa ŝtato Francio de Bretonio kaj Normandio norde, la regiono de la riveroj Luaro (Loire) kaj Sejno (Seine) centre ĝis la valo de la rivero Rhône apud la urbo Lyon, kiu sub la tiama nomo Lugdunum estis la ĉefurbo de la provinco, kaj donis sian nomon al la provinco.

Gravaj urboj de la provinco Gallia Lugdunensis estis: