Efiko de Doppler

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Ondofonto moviĝanta maldekstren: la frekvenco estas pli alta maldekstre, malpli alta desktre.

Efiko de Doppler, aŭ Doppler-efiko, aŭ Doppler-a efiko, aŭ efiko de Doplero (laŭ NPIV).nomita laŭ Christian Andreas Doppler, estas la ŝajna ŝanĝiĝo en frekvenco kaj ondolongo kiun observanto perceptas moviĝante relative al la ondofonto. La efiko Doppler povas rezulti el moviĝado de la observanto, aŭ de la observata ondofonto, aŭ ambaŭ. Ĉe ondoj bezonantaj perilon (ekzemple, sonaj ondoj) por transmoviĝi, oni devas analizi la moviĝojn (de la observanto resp. de la fonto) aparte; ĉe ondoj ne bezonantaj perilon (ekz-e lumaj aŭ la gravito en speciala relativeco, nur la relativan diferencon en rapido oni devas konsideri.

Disvolviĝo[redakti | redakti fonton]

Doppler unue proponis la efikon, pri lum-ondoj, en la monografiaĵo (1842) Über das farbige Licht der Doppelsterne und einige andere Gestirne des Himmels (Pri la kolora lumo de la binaraj steloj kaj aliaj astroj). Christoph Hendrik Diederik Buys Ballot en 1845 testis la proponon ĉe son-ondoj, konfirmante ke la tonalto de sono estas observata kiel pli alta dum la fonto alproksimiĝas, ol dum ĝi formoviĝas. Hippolyte Fizeau sendepende malkovris la saman fenomenon ĉe elektromagnetaj ondoj en 1848, pro kio oni kelkfoje nomas ĝin (precipe en Francio) la "efiko Doppler-Fizeau").

Ĝenerale[redakti | redakti fonton]

Ni havas du objektojn. Unue estas fonto, due estas observanto. Ni supozas ke la fonto elsendas mallongajn signalojn po frekvenco f_0 (ondlongo \lambda_0) kaj ĝi veturas per rapido v_e. Ni supozas ke la observanto veturas per rapido v_r. Ni konsideras ke la relativa movo inter fonto kaj observanto estas laŭ rekta linio kuniganta unu la alian, kaj ke la rapidoj estas pozitivaj sur tiu akso por direktoj de la observanto al la ondfonto. Do la relativa rapido v_{rr} estas:

 v _ {rr} =  v _ {e}-v _ {r} \;.

La ondo propagiĝas en la medio kun rapido v_0. En tempo de unu periodo T_0, kiam la dua signalo estas elsendita, la unua estas for de distanco:

 s _ 0  =  v _ {0} T _  0 \;.

Dum tiu tempo T_0 la fonto moviĝis, la efektiva distanco inter du elsenditaj signaloj estas:

 s _ 1 = (v _ {0}+v_{e}) T_0 \;.

Por la observanto, la tempo inter la du signaloj estas T . Dum tiu tempo la observanto formoviĝis sur la distanco  v _ {r} T , la dua signalo fakte irvojis la distancon:

 s_2 = s_1-v _ {r}T= v _ {0} T \;,

konsekvence:

T=\frac{(v _ {0}+v_{e})}{ (v _ {0}+v_{r})}.T_0 \;,

do la frekvenco f \, kiun observas observanto estas:

f = \frac{1}{T} = \frac{(v _ {0}+v_{r})}{ (v _ {0}+v_{e})}.f_0 \;.

Kiam la rapidecaj vektoroj ne estas laŭ la akso observanto-fonto, oni devas konsideri la projekciojn de vektoroj sur tiu akso, do multobligi iliajn valorojn per la kosinuso de iliaj respectivaj anguloj rilate la akson. Pri elektromagnetaj ondoj nur la relativan diferencon de rapidoj oni devas konsideri:

f = \sqrt{\frac{1-\beta}{1+\beta}}.f_0 \,

kie:

\beta=\frac{v_{rr}}{c} \;.


Difinoj:

  • s0 - vojo de ondo dum T_0,
  • s1 - distanco inter du elsenditaj sekvantaj signaloj,
  • s2 - vojo de ondo dum T,
  • T - ŝajna ondperiodo al observanto,
  • T0 - ondperiodo de fonta ondo,
  • λ=v0 / f - ŝajna ondlongo de ondo al observanto,
  • λ0=v0 / f0 - ondlongo de fonta ondo,
  • f - ŝajna ondfrekvenco al observanto,
  • f0 - frekvenco de fonta ondo,
  • v0 - rapido de ondpropago,
  • ve - rapido de fonto,
  • vr - rapido de observanto,
  • vrr - relativa rapido inter fonto kaj observanto,
  • c - rapido de la lumo.

Analizo[redakti | redakti fonton]

Estas grave kompreni, ke la frekvenco de la sonoj "elmetataj" de la fonto ne efektive ŝanĝiĝas.

Se nur la fonto moviĝas (v_{r}=0 \;), tiel la formulo de la observata frekvenco simpliĝas:

f = \frac{v_{0}}{v_{0}+v_{e}}.f_0 \,,

tio estas:

f = \left(\frac{1}{1+v_{e}/v_{0}}\right).f_0 \,.

Se nur la observanto moviĝas (v_{e}=0 \;), tiel la formulo de la observata frekvenco simpliĝas:

f = \frac{v_{0}+v_{r}}{v_{0}}.f_0 \,,

tio estas:

f = \left(1 + \frac{v_{r}}{v_{0}}\right).f_0 \,.

Estas malsimetrio en la ŝanĝo de frekvenco depende se estas la fonto aŭ la observanto kiu moviĝas. La kialo de la malsimetrio estas la vibrado de la medio kiu propagas la ondon (ekzemple aero pri sonaj ondoj). Fakte se la observanto forirus de la fonto pli rapide ol la rapido de la ondo, li neniam signalon ricevus; kontraŭe se la fonto kiu kun iu ajn rapido forirus de la observanto, tiu ĉi ĉiam signalon ricevus.

Pri elektromagnetaj ondoj estas simetrio, nur la relativa rapido aperas en la formulo.


Aplikoj[redakti | redakti fonton]

Fiksita mikrofono registras moviĝantajn policajn sirenojn je malsamaj tonaltoj depende de iliaj relativaj direktoj.

En Ĉiutaga Vivo[redakti | redakti fonton]

Kiam la rapido de la ondo estas multe pli alta ol tiu de la movantoj, la formulo alproksimiĝas tiel:

f \simeq \left[1-\frac{(v_{e}-v_{r})}{v_{0}}\right].f_0 \,,

tio estas:

f \simeq \left(1 - \frac{v_{rr}}{v_{0}}\right).f_0 \,.

Tiu formulo tradukas ke kiam la observanto kaj la fonto proksmiĝas (resp. malproksimiĝas) la frekvenco altiĝas (resp. malaltiĝas). Kiam la fonto kaj la observanto moviĝas (aŭ ne moviĝas) kun sama rapido al sama direkto:

v_{rr}  = 0 \,,

la observata frekvenco estas tiu de la fonto:

 f = f_{0} \,.

Pri elektromagnetaj ondoj la relativeca formulo alproksimiĝas tiel:

f \simeq (1-\beta).f_0 \,,

do tute simile al la formulo de aliaj ondoj:

f \simeq \left(1-\frac{v_{rr}}{c}\right).f_0 \,.


Astronomio[redakti | redakti fonton]

Ruĝenŝoviĝo de spektraj linioj en la optika spektro de supergrapolo de lontanaj galaksioj (dekstre) kompare al la suno (maldekstre).

La Doppler-a efiko pri elektromagnetaj ondoj (ekz. lumo) tre utilas en astronomio. Ĝi instruas pri la movoj de steloj kaj galaksioj kaj pri la movoj de astroj interne de galaksioj. Ĝi permesas mezuri tiel bone la radiajn rapidojn de steloj kaj de galaksioj, kiel iliajn rotaciajn rapidojn. Dank´al Dopplera efiko, ŝajnaj unuaj steloj riveliĝas esti duopaj steloj kiuj rivoluas unu ĉirkaŭ alia. La maso kaj la diametro de la nigra truo en la centro de nia galaksio estis taksitaj en la jaro 2008 post observado dum 16 jaroj de apudaj steloj kies movoj, rapidoj, malaperaj kaj reaperaj periodoj de orbitoj estis analizitaj.

La utilo de la Doppler-a efiko originas de la nekontinua spektro de la lumo de ĉielaj objektoj. Iliaj spektroj konsistas el frekvenclinioj kiuj rilatas al precizaj bezonataj energioj por ekciti elektronojn de unu energinivelo al alia en variaj ĥemiaj elementoj de astroj. Dum studo de astro-spektro, per la Dopplera efiko oni observas la ŝanĝojn de frekvencoj de la linioj de la lumspektro kompare kun tiu de stabila lumfonto. Ĉar la frekvenco de la blua lumo estas pli alta ol tiu de la ruĝa lumo, la spektraj linioj de astronomika lumfonto ŝoviĝas al ruĝa flanko de la spektro (ruĝenŝoviĝo) kiam ĝi foriras, kaj ŝoviĝas al blua flanko de la spektro (bluenŝoviĝo) kiam ĝi alproksimiĝas.


Mezurante Temperaturon[redakti | redakti fonton]

La Doppler-a efiko klarigas kial la spektraj linioj de gaso enlarĝiĝas iliajn ondlongojn kompare kun aliaj naturaj larĝoj. Fakte pro la varmagitado, duono el atomoj elsendantaj lumojn proksimiĝas al la observantulo kun mallonĝiĝo de ondlongoj, dum la alia duono foriras de li kun lonĝiĝo de ondlongoj. La rezultanta karakteriza larĝo de spektro-linio \Delta \lambda_{D} nomiĝas "Doppler larĝiĝo" kaj kalkuleblas laŭ la formulo:

\Delta \lambda_{D}=(\lambda_{0} / c) \sqrt{2kT/m}

kie c estas la lumrapideco, k la konstanto de Boltzmann kaj m la maso de la konsiderataj atomoj, la larĝo de linio do taksas la temperaturon de la elsendanta gaso. Tamen la varmigado ne estas la unika kaŭzo de enlarĝiĝo: kirlantaj movoj ĉeestas en ĉiuj astrofizikaj medioj kaj partoprenas al la larĝiĝo de spektro-linioj.


Radaro[redakti | redakti fonton]

La Doppler-a efiko estas ankaŭ uzita en ia radaro por mezuri rapidojn de objektoj. Elektromagneta radio (plejofte en la klaso de gigahercoj) de radaro estas sendita al movanto -ekzemple veturilo, ofte celata de polico por detekti rapidojn de stiristoj-, kiam ĝi malproksimiĝas de radarfonto. Ĉiu sekvanta ondo irvojas pli por atingi la veturilon antaŭ ol esti reflektita kaj redetektita ĉe la fonto. Ĉar ĉiu ondo movas laŭ pli longa distanco, la tempo inter sekvantaj ondoj kreskas, do ankaŭ la ondlongo. Alifoje radio estas sendata al proksimiĝanta veturilo; tiukaze la tempo inter sekvantaj ondoj malkreskas, ankaŭ la ondlongo. Ĉiufoje, bone aplikitaj formuloj de la Dopplera efiko permesas koni precize la rapidojn de veturiloj.


Malvarmigo de atomoj per lasero[redakti | redakti fonton]

La malvarmigo de atomoj per laseroDoppler-a malvarmigo estas tekniko kiu permesas malvarmigi gason ĝis temperaturo pli malgranda ol unu mK per laseroradioj. La temperaturo estas ligita al la moviĝo de atomoj: ju pli la skuiĝo estas malgranda des pli la temperaturo estas malalta. La malrapidigo de atomoj produktas malvarmegajn atomojn. Ĝi krome permesas konstrui precizegajn atomajn horloĝojn kaj ebligas fizikajn eksperimentojn pri gasoj de bosonoj kaj gasoj de fermionoj.

Kiel funkcias?

Imagu atomon kies du niveloj de energio de du tavoloj de ĝiaj elektronoj estas  E_a kaj E_b; la frekvenco de fotono kiu permesas transiron de unu nivelo al la alia estas  f_{ab}=\frac{E_b-E_a}{h} ( h = konstanto de Planck). Kiam atomo sorbas fotonon kies movokvanto estas \frac{h.f_{ab}}{c} (c= rapido de lumo) ĝi retroiras laŭ la fotonodirekto, kaj pro la konservo de movokvantoj ĝia vario de rapido sekvas tiun formulon m \Delta v=\frac{h.f_{ab}}{c}. Tuj poste la atomo elpelas fotonon de sama energio kaj ankoraŭ retroiras sed al iu ajn direkto.

Konsideru atomon submetitan al laseroradio kun frekvenco f_l iomete malsama ol f_{ab}; la atomo moviĝas kun rapido \vec{v} (neglektinda rilate al la lumrapido), laŭ la Doppler-a efiko la radiofrekvenco ŝajnas al ĝi f=f_l+ \alpha \vec{k}.\vec{v}: pli alta kiam ĝi proksimiĝas al la lasero (\alpha>0)), malpli alta kiam ĝi malproksimiĝas (\alpha<0)).

Nun konsideru du laserojn vidalvide, kiuj elsendas kontraŭdirektajn radiojn de sama frekvenco f_l (iomete pli malgranda ol la resonanca frekvenco f_{ab}), kaj atomon inter ili. Kiam la atomo estas senmova (simetria situacio) neniu forto efikas (gravito estas neglektata). Sed kiam la atomo moviĝas dekstren, la dekstra lasero ŝajnas havi frekvencon f=f_l + \alpha. v , do pli proksima al la resonanca frekvenco f_{ab}. Kontraŭe la maldekstra lasero ŝajnas havi frekvencon f=f_l - \alpha. v , pli malproksima de la resonanca frekvenco. La atomo sorbos multe pli fotonojn de la dekstra flanko ol de la maldekstra, ĝi estos repuŝata maldekstren kaj malakcelata.

Sufiĉas poste uzi ses laserojn (agorditajn po du kiel supre priskribite) laŭ la tri direktoj de spaco por krei amason de malvarmigitaj atomoj.


Medicina imagado kaj Mezurado de Sangofluo[redakti | redakti fonton]

"Eĥokardiogramo" (ne konfuzu kun elektrokardiogramo) permesas inter limoj koni la direkton de sangfluo, la rapidon de sango kaj la movon de kora teksaĵo pri iu ajn punkto de la koro dank´al la efiko de Doppler. Unu el limaĵoj estas ke la ultrasona radio devus esti kiel eble plej paralele al la sangfluo. Mezurado de rapidoj permesas taksi koro-funkciadon aparte la areojn de koro-valvoj, tial identigi malnormalan komunikon inter la dekstra kaj la maldekstra parto de la koro, ankaŭ likaĵon de sango tra la valvoj. La malgrandiĝoj de diametroj de vejnoj kaj arterioj povas esti diagnozitaj.

La principo de "ampleksita kontrasto-ultrasono" uzas gasajn mikroglobetojn kiuj efike reflektas la elsenditajn radiojn, tiel ke la mezurado de rapidoj kaj diversaj medicinaj fluoj pliboniĝas.

Malgraŭ ke "Doppler" iĝis sinonimo de "rapido-mezurado" en la medio de medicina imagado, la plej ofte ne estas frekvenco-ŝoviĝo (Dopplera ŝoviĝo) de ricevata signalo kiu estas mezurata, sed la fazo-ŝoviĝo ("kiam" la ricevata signalo alvenas).

Rapido-mezurado de sangofluo estas ankaŭ uzata pri aliaj kampoj ol medicina ultrasonografio, ekzemple pri obstetriko kaj neŭrologio.


Fluo-mezurado[redakti | redakti fonton]

Instrumentoj -ekz. Lasera Doppler-Rapidometro(LRD) kaj Akustika Doppler-Rapidometro (ADR)- disvolviĝas por mezuri rapidojn en fluaĵoj. Pri LDR kaj ADR, radio de lumo aŭ de sono estas elsendita, la Dopplera ŝoviĝo estas mezurita post reflektoj de radio sur partikloj movantaj en la fluaĵo. Tiu tekniko permesas sendoloran mezuradon.


Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]


Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

  • Relativeca Dopplera efiko ĉe unuforme akcelata movo: Parto I kaj Parto II, verkita far Filipo M. Paiva kaj A. F. F. Teixeira. 8 kaj 9 paĝoj respektive, formo PDF.