Kosmokonkuro
El Vikipedio
Dum la Malvarma milito, la kosmokonkuro estis la konkuro por la dominado de la kosmo, inter la du tiamaj superpotencoj, Usono kaj Sovetunio.
[redakti] Komenco
La komenco de la kosmokonkuro troviĝas en internaciaj streĉoj inter la du landoj post la Dua mondmilito, kaj efektive ĝi komencis post la soveta lanĉo de Sputnik-1, la 4-an de oktobro 1957. Kosma teknologia iĝis grava parto de la kultura kaj teknologia konkurado inter Usono kaj Sovetunio, kaŭze de ĝiaj militaj uzoj, kaj de ĝia psikologia avantaĝo plialtigante la moralon.
[redakti] Gravaj unuaj okazoj en la konkuro
- 4-a de oktobro 1957 Sovetunio - Unua artefarita satelito Sputnik 1.
- 3-a de novembro 1957 Sovetunio lanĉis la hundinon Laika en kosmon, surborde de Sputnik 2. Laika estis la unua vivanta esto en tera orbito.
- 4-a de januaro 1959 Sovetunio - Luna 1 estis la unua kosmosondilo surluniĝi.
- 12-a de aprilo 1961 Sovetunio - Jurij Gagarin iĝis la unua kosmonaŭto, surborde de Vostok 1.
- 20-a de februaro 1962 Usono - John Glenn iĝis la unua usona kosmonaŭto, en Friendship-7.
- 16-a de junio 1963 Sovetunio - Valentina Tereŝkova iĝis la unua virino en la kosmo, en Vostok 7.
- 12-a de oktobro 1964 Sovetunio - unua plurhoma kosmoflugo (3 ŝipanoj), en Voŝkod 1.
- 18-a de marto 1965 Sovetunio - Aleksej Leonov faris la unuan eksterveturilan agadon ("kosmopromenadon").
- 21-a de julio 1969 Usono - Neil Armstrong en Apollo 11 estis la unua homo piediri surlune.
[redakti] Vidu ankaŭ

