Aviadila ŝipo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
CVN-78 Artist Image.jpg

Aviadila ŝipoaviadilporta, aviporta ŝipo, aviadilŝipo [1] estas militŝipo, servante kiel movanta apogpunkto. Oni formis sur ties ferdeko al- kaj deteriĝejon por aviadiloj kaj helikopteroj.

La deteriĝon helpas:

  • ventodirektigo de la ŝipo
  • rapidigaj katapultoj

La alteriĝon (surferdekiĝon) helpas:

  • krucoj sur la avidiloj, kiuj kaptas la brid-retojn
  • radioaparatoj, radaroj, ferdekaj signoj

Historio[redakti | redakti fonton]

Eugene Ely, usona burĝa civila piloto deteriĝis la 18-an de januaro 1911, en la golfo de San Francisco, de la specife transformita ferdeko de usona krozŝipo Birmingham kaj poste alteriĝis sur elkonstruita platformo de batalŝipo Pennsylvania. En tio helpis lin brida meĥanismo, elkonstruita el bridŝnuroj, ligitaj al sabloplenaj sakoj.

La brita aerarmeo konstruigis dum la unua mondmilito la unuan aviadilan ŝipon Argus, la de- kaj alteriĝejo estis elformita sur trunko de komerca ŝipo. Ĝi ne estis elprovita en la mondmilito, ĉar tiam ĝi jam finiĝis.

La unua usona aviadila ŝipo estis konstruita el brikolivera ŝipo, nove baptita al Langley kaj ekuzita ekde marto de 1922. La japana Hosyo estis ekuzita en decembro de 1922 kaj la unua ŝipo, kiun oni planis tiucele.

La aviadilan ŝipon uzis en batalo unuafoje la japana mararmeo ĉe Pearl Harbor, komence de la dua mondmilito. Per tio la aviadilaj ŝipoj iĝis la plej gravaj militŝipoj dum la dua mondmilito.

La postmilitaj aviadilaj ŝipoj estis pli grandaj kaj havis kirasitan ferdekon. La jetmotoraj aviadiloj pezis, konsumis pli kaj rapidiĝis malpli, havis pli grandan alteriĝan rapidon ol la tradiciaj aviadiloj, tiel tio kaŭzis gravajn problemojn komence. La problemon solvis tri inventaĵoj: la vaporkatapulto, la angula (dekliva) deteriĝejo kaj la spegula alteriga kaj lumteknika sistemo.

La unua nuklea aviadila ŝipo (Enterprise) surakviĝis la 24-an de septembro 1960, en Usono.

Piednotoj[redakti | redakti fonton]

  1. Plena Ilustrita Vortaro