Harrison Schmitt

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Harrison Schmitt
Persona informo
Harrison Hagan Schmitt
Naskiĝo 3-an de julio 1935 (1935-07-03) (88-jaraĝa)
en Santa Rita
Lingvoj angla vd
Ŝtataneco Usono vd
Alma mater Kalifornia Instituto de TeknologioUniversitato HarvardUniversitato de Oslo vd
Partio Respublikana Partio vd
Profesio
Okupo geologopolitikistokosmonaŭtosciencisto • universitata instruisto vd
Laborkampo geologio • geological research • space research • politiko vd
Aktiva en VaŝingtonoNov-Meksiko vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr
Schmitt en 2009.

Harrison Hagan "Jack" SCHMITT (3-an de julio 1935) estas usona geologo, retiriĝinta kosmonaŭto de la NASA, universitata profesoro, iama usona senatano el Nov-Meksiko, kaj la plej ĵusa vivanta persono kiu piediris sur la Luno. Li estas ankaŭ la lasta vivanta ŝipano de Apollo 17.

En Decembro 1972, kiel ŝipano de Apollo 17, Schmitt iĝis la unua membro de la unua sciencist-astronaŭta grupo de la NASA kiu flugis en spaco. Ĉar Apollo 17 estis la lasta el la Apollo misioj, li iĝis ankaŭ la dekdua kaj dus plej juna persono kiu piediris sur la Luno, kaj la antaŭlasta persono kiu eliris el la Luno (li enŝipiĝis en la Luna Modulo tuj antaŭ la komandanto Eugene Cernan). Schmitt ankaŭ restas la unua kaj nura profesia sciencisto kiu estis fluginta trans la malalta ĉirkaŭtera orbito kaj kiu vizitis la Lunon.[1] Li estis influa ene de la komunumo de geologoj kiuj subtenas la Apollo programon kaj, antaŭ starti sian proprajn preparojn por la Apollo misio, li estis estinta unu el la sciencistoj kiuj trejnis tiujn kosmonaŭtojn de Apollo kiuj estis elektitaj por viziti la lunan surfacon.

Schmitt rezignis el la NASA en Aŭgusto 1975 por kandidatiĝi al la elekto por la Usona Senato kiel membro el Nov-Meksiko. Kiel la kandidato de la Respublikana Partio en la balotado de 1976, li venkis super la du-tempa senatano Joseph Montoya el la Demokrata Partio, sed, kandidate por re-elekto en 1982, li estis venkita de la Demokrata Jeff Bingaman.

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. "Naked Science: Living on the Moon". National Geographic Television. 15a de Aŭgusto, 2010.