Michelle Bachelet

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Michelle Bachelet

eks-Prezidento de Ĉilio
Oficanta
Funkcio akceptita:
11-a de marto 2006
Vicprezidento Andrés Zaldívar
Belisario Velasco
Edmundo Pérez Yoma
Antaŭulo Ricardo Lagos
En funkcio:
7-a de januaro 2002 – 1-a de oktobro 2004
Antaŭulo Mario Fernández
Sekvanto Jaime Ravinet
En funkcio:
11-a de marto 2000 – 7-a de januaro 2002
Antaŭulo Álex Figueroa
Sekvanto Osvaldo Artaza
Oficanta
Li(Ŝi) akceptis funkcion:
23-a de majo 2008
Antaŭulo Neniu

Naskiĝo la 29-an de septembro 1951
en Flago de Ĉilio Santiago de Ĉilio, Ĉilio
Politika partio Socialista Partio de Ĉilio
Alma mater Universitato de Ĉilio
Profesio Doktoro de Medicino; Kuracisto
Religio Agnostika
v  d  r
Information icon.svg

Verónica Michelle BACHELET JERIA /βeˈɾonika miˈʃɛl baʃˈle ˈçeɾja/ (naskita en Santiago de Ĉilio, 29-a de septembro de 1951) estas ĉilia kuracisto kaj politikisto, elektita la 15-an de januaro de 2006 prezidento de la lando. Ŝi plenumuis tiun funkcion de la 11-a de marto 2006 ĝis la 11-a de marto 2010.

Ano de la Socialista Partio, ŝi estis ministro pri Sano en la registaro de Ricardo Lagos inter 2000 kaj 2002, kaj de tiu ĉi jaro ŝi fariĝis la unua ina Ministro pri Defendo de Latinameriko. Ŝi demisiis por prezentiĝi al la prezidentaj balotoj, kiujn ŝi venkis en januaro de 2006. Krom la hispanan, ŝi parolas la anglan, germanan kaj francan, iomete la portugalan kaj konas kelkajn vortojn en la rusa.

Biografio[redakti | redakti fonton]

Naskita en Santiago, ŝi estas filino de la Aera Generalo Alberto Bachelet kaj de la arkeologino Ángela Jeria. Dum la infanaĝo ŝi loĝis en kazernoj en diversaj lokoj de Ĉilio, kaj inter 1962 kaj 1963 en Usono.

En 1970 Bachelet komencis studojn de Medicino en la Universitato de Ĉilio, kie ŝi fariĝos pediatra ĥirurgo.

En la komenco de la registaro de la Popola Unuiĝo de Salvador Allende, ŝi eniras la Socialistan Junularon.

Kiam okazas la puĉo de la 11-a de septembro de 1973, ŝia patro Alberto Bachelet estas enkarcerigita en la Akademio de Aermilito pro "perfido al la patrujo". Pro la torturoj okazigitaj de liaj propraj kompanoj, li mortas je la 12-a de marto de 1974 en la Publika Malliberejo de Santiago.

Klandestina agado[redakti | redakti fonton]

Michelle Bachelet daŭrigas sian politikan aktivadon klandestine, kaj estas malliberigita kun sia patrino la 10-an de januaro de 1975 fare de la Sekreta polico DINA. Ŝi estas forportita kun sia patrino al la retena centro de Villa Grimaldi kie ili estas torturitaj. Poste, ambaŭ estas ekzilitaj al Aŭstralio, kaj poste translokiĝas al Orienta Germanio. Tie ĉi ŝi daŭrigas siajn studojn kaj naskiĝas ŝia unua filo.

Politika kariero[redakti | redakti fonton]

Michelle Bachelet kiel Ministro de Defendo kune kun prezidento Lagos

En 1979 Bachelet revenas al Ĉilio. Ŝi estis malhelpata en sia kuracista kariero, kaj komencas helpi en asocioj por la traktado de viktimoj de la militista reĝimo de Generalo Pinochet. Ŝi ankaŭ daŭrigas sian opozician aktivadon. Dum kelkaj jaroj ŝi kunvivas kun ano de la armita grupo Frente Patriótico Manuel Rodríguez (FPMR), kvankam ŝi rifuzas esti havinta iun ajn rilaton kun tiu grupo mem.

En la komenco de la 1990-aj jaroj, Bachelet laboris kiel epidemiologiisto en la Landa Komisiono kontraŭ aidoso.

De 1994 al 1997, Bachelet laboris en la Ministerio pri Sano. En 1996 ŝi komencis studojn pri Defendo, unue en Ĉilio kaj poste en Usono. Post sia reveno, en 1998 ŝi laboris en la Ministerio pri Defendo.

En la 11-a de marto de 2000, ŝi estis nomumita Ministro pri Sano.

En 2002, post ŝanĝo en la registaro, ŝi fariĝis la unua virino ministro pri Defendo. En tiu posteno ŝi akiris grandan popularecon, kio igis ŝin kandidati por prezidento de la lando.

Ŝi estis elektita kandidato de la alianco de maldekstraj kaj centro-maldekstraj partioj "Concertación de Partidos por la Democracia". Ŝi venkis en la unua parto de la elekto je la 11-a de decembro de 2005, sed ne sukcesis atingi la absolutan plimulton. Nova elekto en januaro de 2006 donis al ŝi la venkon fronte al la entreprenisto Sebastián Piñera, ĉefa Kandidato de la dekstro.

Ŝi estas la unua ina prezidento de Ĉilio en la 196 jaroj de sendependeco.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]