Komisiito de la Konsilio de Eŭropo pri homaj rajtoj

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Komisiito de la Konsilio de Eŭropo pri homaj rajtoj
organizaĵo
Komenco 7-a de majo 1999 vd
Sidejo Strasburgo
Agareo

homaj rajtoj

Retejo Oficiala retejo
vdr

La Komisiito de la Konsilio de Eŭropo pri homaj rajtoj - formale nur Komisiito pri homaj rajtoj: angle Commissioner for Human Rights, france Commissaire aux droits de l'homme, germane Menschenrechtskommissar, hispane Comisario de Derechos Humanos, ruse Комиссар по правам человека - estas sendependa kaj objektiva ne-jura institucio establita en 1999 de la Konsilio de Eŭropo en Strasburgo, por antaŭenigi konscion pri kaj respekton de la homaj rajtoj en la 47 membroŝtatoj de la Konsilio de Eŭropo. La aktivecoj de la institucio koncernas tri gravajn, proksime rilatajn temarojn:

  • vizitoj al unuopaj landoj kaj dialogo kun la reprezentantoj de sociaj movadoj kaj de naciaj aŭtoritatoj;
  • temaj studoj kaj konsilo pri sistema protekto de homaj rajtoj;
  • konscio-levaj agadoj.

La nuna komisiito estas Dunja Mijatović, bosnio-kaj-hercegovinanino, de la 1-an de aprilo 2018 post Nils Muižnieks, latvo-usanano, kiu komencis sian sesjaran mandaton la 1-an de aprilo 2012 kaj finis ĝin en 2018. Li sukcedis la hispanon Álvaro Gil-Robles, kiu oficis de 1999 ĝis 2006, kaj la svedon Thomas Hammarberg, kiu plenumis la postenon de 2006 ĝis 2012.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

kaj ekster la Konsilio de Eŭropo