Tienreena skribo
El Vikipedio
La tienreena skribo signifas tiun skribmetodon, kiu havas la alternan skribdirekton (de dekstro al meldekstro kaj male).
Krom la malnovaj grekaj epigrafoj el la 6-a jc a.K. (antaŭe la kutima skribdirekto estis de dekstro al maldekstro (post 500 a. K. de maldekstro al dekstro); ekzistas kelkfoje ankaŭ etruskaj kaj latinaj epigrafoj en bustrofedono.
Tiutempe ne nur la skribdirekto estis fleksebla, sed ankaŭ la unuopaj literoj povis ŝanĝiĝi.
Ebla avantaĝo estis tiutempe, ke la legado ne estis interrompita. En la 19-a jc. tion eluzis William Moon ĉe la evoluo de sia Moon-alfabeto, por ŝpari por blinduloj la delevon de la fingroj de sur la skribo.
En la arĥeologia muzeo de Korfuo troviĝas tombosteleo kun vertikala tien-reena skribo, la t.n. Arniadas-tombostelo.


