Esperantigo de vortoj el greka fonto

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Esperantigo de vortoj el greka fonto estas sistemo skribi grekajn vortojn per la esperanta alfabeto kaj integri ilin en la esperanta morfologia sistemo.

Esperantigo de la moderna greka lingvo[redakti | redakti fonton]

Unuopaj literoj (la alfabeto)[redakti | redakti fonton]

Grek. Eo. Ekzemploj Vd ankaŭ
Α α a alfo < άλφα αι, αυ
Β β v Vengos < Βέγγος
Γ γ g/j gamo < γάμμα γγ, γκ, γξ, γχ
Δ δ d delto < δέλτα
Ε ε e epsilono < έψιλον ει, ευ
Ζ ζ z zeto < ζήτα
Η η i Thanasis < Θανάσης ηυ
Θ θ t teto < θήτα
Ι ι i/j joto < (γ)ιώτα ϊ, ΐ
Κ κ k kapo < κάππα
Λ λ l lambdo < λάμ(β)δα
Μ μ m muo < μυ μπ
Ν ν n nuo < νυ ντ
Ξ ξ ks ksio < ξι
Ο ο o omikrono < όμικρον οι, ου
Π π p pio < πι
Ρ ρ r roto < ρω
Σ σ ς s sigmo < σίγμα τσ τζ
Τ τ t taŭo < ταυ
Υ υ i ciklopo < κύκλωψ υι, ϋ, ΰ
Φ φ f fio < φι
Χ χ ĥ ĥio < χι
Ψ ψ ps psio < ψι
Ω ω o omego < ωμέγα

Aliaj literkombinoj[redakti | redakti fonton]

  • αι → e;
  • αυ → av (antaŭ vokalo aŭ voĉa konsonanto), af (aliloke);
  • γγ → ng; γκ → g (en la komenco de la vortoj), nk (aliloke); γξ → nks; γχ → nĥ;
  • ει → i;
  • ευ → ev (antaŭ vokalo aŭ voĉa konsonanto), ef (aliloke);
  • ηυ → iv (antaŭ vokalo aŭ voĉa konsonanto), if (aliloke);
  • μπ → b (en la komenco de la vortoj), mp (aliloke);
  • ντ → d (en la komenco de la vortoj), nt (aliloke);
  • οι → i;
  • ου → u;
  • τσ → c;
  • τζ → dz;
  • υι → i;
  • ϊ, ϋ → j (ĉiam ĉie);
  • ΐ, ΰ → i (ĉiam ĉie).

La finaĵoj kaj vortobazoj[redakti | redakti fonton]


Esperantigo de la antikva greka lingvo[redakti | redakti fonton]

Unuopaj literoj (la alfabeto)[redakti | redakti fonton]

Grek. Eo. Ekzemploj Vd ankaŭ
Α α a alfo < άλφα αι, ᾳ, αυ
Β β b beto < βήτα
Γ γ g gamo < γάμμα γγ, γκ, γξ, γχ
Δ δ d delto < δέλτα
Ε ε e epsilono < έψιλον ει, ευ
Ζ ζ z zeto < ζήτα
Η η e eto < ήτα ῃ, ηυ
Θ θ t teto < θήτα
Ι ι i/j joto < ιώτα
Κ κ k kapo < κάππα
Λ λ l lambdo < λάμ(β)δα
Μ μ m muo < μυ
Ν ν n nuo < νυ
Ξ ξ ks ksio < ξι
Ο ο o omikrono < όμικρον οι, ου
Π π p pio < πι
Ρ ρ r roto < ρω
Σ σ ς s sigmo < σίγμα
Τ τ t taŭo < ταυ τσ τζ
Υ υ u upsilono < ύψιλον υι
Φ φ f fio < φι
Χ χ ĥ/k ĥio < χι
Ψ ψ ps psio < ψι
Ω ω o omego < ωμέγα ῳ, ωυ

Aliaj literkombinoj[redakti | redakti fonton]

  • αι, ᾳ → aj;
  • αυ → aŭ;
  • γγ → ng; γκ → nk; γξ → nks; γχ → nĥ;
  • ει → ej;
  • ευ → eŭ;
  • ῃ → ej;
  • ηυ → eŭ;
  • οι → oj;
  • ου → u;
  • τσ → c;
  • τζ → ĝ;
  • υι → uj;
  • ῳ → oj;
  • ωυ → oŭ;
  • ϊ, ΐ → i (ĉiam ĉie);
  • ϋ, ΰ → u (ĉiam ĉie).

La finaĵoj kaj vortobazoj[redakti | redakti fonton]


Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Bibliografio[redakti | redakti fonton]

  • Francisko Degoul, Transskribo de propraj nomoj helenaj (escepte de nomoj hebredevenaj), Sennacieca Revuo, 2014, , n-ro 142, pp 33-57.