Sivakasi

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Sivakasi
urbeto
Administrado
Poŝtkodo 626123
En TTT Oficiala retejo [+]
Demografio
Geografio
Geografia situo 9° 27′ N, 77° 48′ O (mapo)9.4577.8Koordinatoj: 9° 27′ N, 77° 48′ O (mapo) [+]
Alto 101 m [+]
Areo 6,8 km² ( 680 ha) [+]
Horzono UTC+05:30 [+]
Sivakasi (Tamilnado)
Sivakasi (Tamilnado)
DEC
Sivakasi
Sivakasi
Situo de Sivakasi
Sivakasi (Barato)
Sivakasi (Barato)
DEC
Sivakasi
Sivakasi
Situo de Sivakasi

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Sivakasi [+]
vdr

Sivakasi (tamile சிவகாசி) estas urbego en Distrikto Virudhunagar, en subŝtato Tamilnado, en suda Barato.

Panoramo en Sivakasi

Geografio[redakti | redakti fonton]

Sivakasi situas sur ebenaĵo en averaĝa alteco de 101 metrojn. Raĝapalajam troviĝas 26, Maduraj 63, Tirunelveli 81, Thoothukudi 83, subŝtata ĉefurbo Ĉenajo 481, Mumbajo 1186, Kolkato 1842, tutlanda ĉefurbo Delhio 2134 kilometrojn (aere) [1].

Butika strato en Sivakasi

Demografio[redakti | redakti fonton]

En 2011 Sivakasi havis 71 040[1], laŭ [2] 234 688 da loĝantoj. La meza legopovo de la urbo estis 79.62%.

Historio[redakti | redakti fonton]

Sivakasi estis establita dum la frua 15-a jarcento. La urbo estis parto de imperio de Maduraj dum la 16-a jarcento. En 1801 Maduraj venis sub la rektan kontrolon de la Brita Orienthinda Kompanio. Grava tumulto okazis en 1899 en Sivakasi, 22 homoj mortis, 800 domoj estis bruligitaj. La municipo estis establita en 1920, estis levita al plia altaj niveloj en 1978, unuaklasa en 1978, 1998 kaj 2013. Pro eksplodo en 1991 en uzino 39 homoj mortis kaj 65 vundiĝis. En 2009 pli ol 40 homoj mortis en fajroakcidento same en uzino, sed ofte okazis ankaŭ malpli grandaj fajroakcidentoj.

Ekonomio[redakti | redakti fonton]

La agrikultura produktado de la urbego estas limigita pro manko de favoraj geografiaj kaj klimataj cirkonstancoj. Estas kultivado de kotonoj, kapsikoj, kaj milioj. La ekonomio evoluis depost la sendependeco ekde 1947. 3 gravaj industriaj branĉoj gravas: knalfajraĵoj, alumetproduktado, kaj presado. Sivakasi estas la noda centro por knalfajraĵoproduktado sur nacia nivelo.

Religio kaj lingvoj[redakti | redakti fonton]

Sivakasi havis 85.42% hinduojn, 9.21% islamanojn, 5.2% kristanojn. La ĉefa lingvo estas la tamila.

Eduko[redakti | redakti fonton]

En Sivakasi kelkaj altlernejoj funkcias.

Aŭtobusa stacidomo

Trafiko[redakti | redakti fonton]

Sivakasi havas fervojan kontakton al la tutlanda reto. 4 gravaj vojoj kuras al la urbego. En la urbo aŭtobusoj kaj busetoj liveras la pasaĝerojn.

Klimato[redakti | redakti fonton]

Sivakasi situas en tropika klimato (Aw) laŭ klimata klasifiko de Köppen kun influo de musonoj. Jare pluvas averaĝe po 812 mm. En ĉiuj monatoj pluvas, tamen en la dua jarparto pli ofte.

Templo en Sivakasi

Vidindaĵoj[redakti | redakti fonton]

  • temploj, moskeoj, kirkoj

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  • WikiTrans