Stimme der DDR

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Stimme der DDR
emblemo
radio programming
Komenco 1949
Fino 1990
Lando(j) Germanio vd
vdr

Stimme der DDR (laŭvorte: Voĉo de GDR) estis ŝtata radia programo de Germana Demokratia Respubliko destinite (ankaŭ) por germanlingvaj aŭskultantoj eksterlande, precipe por muntantaj laboristoj kaj marveturantoj internacie. Memkompreneble ĝi servu ankaŭ kiel propagandilo ene de la malamikaj kapitalismaj landoj. Ĝi estis, kiel ĉiuj amaskomunikiloj orientgermanaj, ilo de Socialista Unueca Partio de Germanio havante ampleksan parolatan parton en la elsenditaro kaj provizante politikajn informojn, amuzon kaj kulturon. De la lanĉo de la programo en 1949 ĝis 1971 kaj denove ekde 1990 ĝi nomiĝis Deutschlandsender.

Historio[redakti | redakti fonton]

Post kiam la ŝtata radio-komiteo decidis en 1971 anstataŭigi la staciojn Deutschlandsender kaj Berliner Welle, kiuj estis direktitaj al kapitalisma Okcidenta Germanio kaj Okcidenta Berlino, la nova programo ekis la 15-an de novembro 1971.[1] La redakcioj havis sidejojn siajn en la radiodomo ĉe Nalepa-strato.

La unua direktoro de la stacio estis Kurt Goldstein. Stimme der DDR dissendis sian programon per longondoj (177 kHz), mezaj ondoj (783 kaj 1359 kHz) kaj FM trans la tuta sovetie okupita parto de Germanlado kaj estis ricevebla ankaŭ en la landlimaj areoj de la libera parto de Germanlando. Precipe per longondoj la programo povis esti ricevata facile dumtage en multaj partoj de Eŭropo.

La 8-an de februaro 1990 okazis rea alinomiĝo je Deutschlandsender (DLS)[2] kaj kvar monatojn pli malfrue en junio 1990 la tuto kunfandiĝo kun Radio DDR 2 kun la intenco formi la kanalon DS Kultur.[3] En la 1.1.1994 ĝi fariĝis parto de Deutschlandradio.[4]

Ekde 2011 Stimme der DDR estas registrita komerca marko por blogo[5] kun "nostalgia" fokuso pri Orienta Germanio kaj ties socio. La blogo estis en 2018 sur la observolisto por la Alternativa amaskomunikil-premio.[6][7]

Notoj[redakti | redakti fonton]