Infana kaj junulara sportlernejo (GDR)

El Vikipedio, la libera enciklopedio

La Infanaj kaj Junularaj Sportlernejoj de la socialisma Germana Demokratia Respubliko - germane nomataj Kinder- und Jugendsportschulen [KINda unt jugentŜPORTŝuln], en singularo Kinder- und Jugendsportschule, mallonge KJS - estis specialaj lernejoj por sporte talentaj infanoj kaj junuloj de la socialisma ŝtato. Granda parto de la GDR-aj partoprenantoj en la Olimpikoj kaj aliaj internaciaj konkursoj, kiel ekzemple Atletikaj Mondaj kaj Eŭropaj Ĉampionecoj kreskis en tiuj lernejoj. Ĉiu, kiu deziris esti akceptita en KJS, devis trapasi ekzamenadon normigitan sportan taŭgecan teston.

Origino[redakti | redakti fonton]

Baldaŭ post la fondo de la GDR, la politika gvidado rekonis la interagojn inter konkurenca sporto kaj la sportumado de infanoj kaj junuloj kaj rigardis ĝin kiel la bazon de konkurenca sporto. La sperto de kolektiva sportado en Sovetunio kun ĝiaj Infanaj kaj Junularaj Sportlernejoj (ruse детские и юношеские спортивные школы) lanĉitaj en la 1930-aj jaroj formis la bazon por la enkonduko de la sportlernejoj en la GDR.

La unuaj sportlernejoj de GDR estis kreitaj en la lerneja jaro 1952/1953 fare de la Ministerio por Popola Eduko kunlabore kun la centra ŝtata amasorganizaĵo pri sportado, nomita Deutscher Turn- und Sportbund (DTSB). Ili situis en Berlino, Brandenburg an der Havel, Halberstadt kaj Leipzig, sed diferencis en siaj strukturoj de la sovetiaj modeloj. La teoria bazo estis metita de Günter Thieß, kiu estis skeptika pri la teorioj de Ivan Pavlov ĉar li neglektis la rolon de talento. Kiun oni akceptas en sportan lernejon, estu ankaŭ denaska talento.[1]

Ĝis la lerneja jaro 1953/1954 estis ok lernejoj, en 1959/1960 jam estis 23. Komence, la sportlernejoj estis desegnitaj kiel lernejoj kun plilongigita fizika edukado, ambaŭ en la fako de korpa edukado sume tri ĝis kvar horoj semajne kaj aldone sportdisciplina trejnado de du horoj semajne. La fokuso estis sur la sportaj disciplinoj arta gimnastiko kaj gimnastiko, atletiko, naĝado kaj plonĝado same kiel la sportludoj. Estis registritaj

  • laŭ atletika talento
  • lernejanoj kiujn oni juĝis kapablaj poste atingi la gimnazian finekzamenon abituro, kiuj do konsideriĝis estontaj universitataj studentoj.

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Arnd Krüger, Paul Kunath: Die Entwicklung der Sportwissenschaft in der SBZ und der DDR, "La evoluo de sportscienco en la sovetia zono kaj GDR". En: Wolfgang Buss, Christian Becker kaj aliaj (eld.): Der Sport in der SBZ und der frühen DDR. Genese – Strukturen – Bedingungen. "Sporto en la Sovetia Zono kaj la frua GDR. Genezo - strukturoj - kondiĉoj". eldonejo Hofmann, Schorndorf 2001, paĝoj 351–366.