Oliver Walz

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Oliver WALZ (naskiĝis en 1949 en Zweibrücken) estas germana esperantisto.

Kiel lernanto de Günther Becker, li konatiĝis kun Esperanto en 1966. En la Universala Kongreso en Londono en 1971 li konatiĝis kun sia japana edzino Takajo. La paro havas unu filinon kaj unu filon.

De 1976 ĝis 1980, li studis juron kaj ĝeneralan ekonomikon. Li laboris kiel personartrejnisto sed intertempe pensiiĝis.

Li estis vicprezidanto de Sarlanda Esperanto-Ligo (SEL) de 1984 ĝis 1994 kaj poste fariĝis ties prezidanto ĝis marto 2023. En tiu posteno, li organizis multajn Kulturajn Semajnfinojn de SEL (ĝis 1998 dufoje jare, poste unufoje jare).