Rainer Kurz

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo

Rainer KURZ [rajner kurc] estas germana esperantisto. Li loĝas en Stuttgart kaj parte en Sidnejo, Aŭstralio.

Rainer Kurz studis en la Universitato de Stuttgart kaj doktoriĝis pri telekomunikado. Li laboris interalie por McKinsey kaj Gemini Consulting. De 1999 li estras propran konsultan firmaon Rainer Kurz Business Consulting, kiu laboras por firmaoj en la telekomunikada fako.

De 1999 ĝis 2001 li estis prezidanto de Germana Esperanto-Asocio (GEA). Nun li estas estrarano de GEA (pri eksteraj rilatoj) kaj de IKEF.

En Esperantujo, li havas diversajn estraranpostenojn:

Kelkaj de liaj apartaj projektoj estas:

Rainer Kurz doktoriĝis pri telekomunikado en Stuttgart/Germanio kaj Kitakyushu/Japanio kaj laboras kiel memstara firmaokonsilisto en sia firmao Rainer Kurz Business Consulting. Li ankaŭ estas interreta entreprenisto. Inter alie, li kreis kaj licensigis interretajn merkatojn por lberaj profesiuloj laŭ la nomo de Freelance-Market (http://www.freelance-market.com) en diversaj landoj (Germanio, Aŭstralio, Ĉeĥio, Cxinio, Novzelando).