Nils Brinkmann

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Nils BRINKMANN (naskiĝis la  6-an de julio 1967(nun 1967-07-06), do nun 56-jara) estas germana esperantisto, kiu eklernis la lingvon 16-jara. Li estas filo de Gerd Brinkmann (pastro en Westerland sur la nordgermana insulo Sylt ĝis sia morto en 1980), kiu aktivis por Esperanto jam ekde la fruaj 1950-aj jaroj, i.a. kiel prezidanto de Germana Esperanto-Junularo (GEJ).

Nils eklernis Esperanton en 1983 kaj estis de 1986 ĝis 1989 estrarano de Germana Esperanto-Junularo pri financoj kaj eksteraj rilatoj. Pere de GEJ Nils fariĝis delegito de Deutscher Bundesjugendring (DBJR) en la „Freiwillige Selbstkontrolle der Filmwirtschaft (FSK)“, la germana instanco, kiu prijuĝas kinejajn filmojn (1991-2011).

Ankoraŭ hodiaŭ Nils estas aktiva kiel ekzamenisto ĉe Freiwillige Selbstkontrolle Fernsehen (FSF) kaj Multimedia (FSM), kiuj respondecas pri junulara protektado en privata televido kaj interreto (amaskomunikilaj servoj). Li studis publicistikon (M.A.) en Münster (Vestfalio) kaj Berlino (FU).

Ekde 2019 li estas sekretario de Germana Esperanto-Asocio (GEA).