Eduard Schoen

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Eduard Schoen
Persona informo
Naskiĝo 11-an de majo 1888 (1888-05-11)
Morto ne konata
Lingvoj Esperanto
Ŝtataneco Germanio
Okupo
Okupo esperantisto
vdr

Eduard SCHOEN (naskiĝis en 1888 en Alzaco, tiam kiel Elzaso parto de Germanio) estis instruisto, germana Esperantisto kaj prezidanto de Germana Esperanto-Asocio (GEA) de 1958 ĝis 1961.

Ĝis 1933 Schoen estis instruisto (laste "Studiendirektor") en Elzaso kaj poste en Hesio. Dum la jara ĉefkunveno de GEA en Majenco kadre de la 43-a Universala Kongreso li estis elektita ĝia prezidanto je la 3a de Aŭgusto 1958 kiel posteulo de Wilhelm Herrmann, kiu forte malsaniĝis. Post nur tri jaroj li redonis la prezidantecon al Herrmann.

Krom por Esperanto Schoen aktivis pri sporto (komitatoj por gimnastiko), en popolaltlernejoj kaj la junulargasteja movado, same kiel politikisto, precipe por la repacigo inter francoj kaj germanoj.

Fontoj[redakti | redakti fonton]

  • Eduard Schoen, Studiendirektor i.R. [Mallonga biografio en] Germana Esperanto-Revuo 1958, p. 114 (kun foto).


Antaŭe:prezidanto de Germana Esperanto-AsocioPoste:
Wilhelm Herrmann1958 - 1961Wilhelm Herrmann