Wifi
El Vikipedio
(Alidirektita el Wi-fi)
La plej lasta reviziita versio (listigi ĉiujn) estis aprobita je 9 Mar. 2013.
2 ŝanĝoj bezonas kontrolon.
La teknologio nomita wifi (kelkfoje esperantigita kiel vifio) estas sendrata (senkabla) retkapt-sistemo, kiu ebligis dekomence sendratan aliron al interna reto, kaj, intertempe fariĝis rimedo ebliganta rapidfluan aliron al interreto. Ĝi baziĝas sur la normo IEEE 802.11 (ISO/CEI 8802-11).
Tiu teknologio estas tiu, kiun oni kutime uzas por retumi ekde retkaptejoj.
Ĝi povas esti aldonita al la komputilo pere de karto aŭ de USB.

