Retletero
Retletero (aŭ retmesaĝo) estas retpoŝta letero, t.e. sendaĵo de unu komputilo al alia aŭ aliaj, tra komputila reto, kiu portas informon de unu uzanto de la reto al alia(j).
Elektronika letero portas adreso(j)n, al kiuj ĝi estas sendata. Ĉar komputilo povas facile kopii informon, la letero povas havi multajn adresojn. Ĉi tiuj adresoj estas:
- Adresoj de ĉefaj adresatoj, por kiuj la letero estas destinita; (To)
- Adresoj, kiuj ricevas kopion de la letero; (CC:)= carbon copy
- Adresoj, kiuj ricevas nevideblan kopion de la letero (aliaj adresatoj ne vidas, ke ankaŭ ĉi tiuj adresoj ricevis la leteron). (BCC:) = blind carbon copy
Por sendi leterojn al multaj adresoj oni uzas ankaŭ dissendolistojn.
Retletero portas ankaŭ la adreson de la sendinto. Krome ĝi povas havi resendoadreson, se oni deziras, ke oni respondu ne al la sendinto sed al alia adreso. Al tiu resendo-adreso la letero povas reveni en okazo de malsukceso de sendado.
Ĉiuj tiuj diversaj adresoj troviĝas en la ĉapo de la retletero. La ĉefa parto de la retletero en kiu troviĝas la komuniko, estas nomata la korpo de la letero. Ĝi povas havi ankaŭ alkroĉitajn dosierojn, per kiuj oni povas transdoni ankaŭ netekstan informon, kiel bildon, sondosieron, programon, ktp.
Letero diferencas de paketoj de protokoloj IP, TCP kaj aliaj, kvankam ankaŭ paketoj portas informon de unu uzanto de la reto al la aliaj. Sed la paketoj estas de pli malalta nivelo, homoj ne sendas ilin senpere.
[redakti] Retletero en aliaj lingvoj
Kvankam multaj lingvoj prunte uzas la anglan vorton e-mail, en franclingva Kebekio, parolante pri retletero, oni uzas la vorton courriel, kiu estas miksaĵo inter courrier (letero) kaj electronique (elektronika). La kebek-devena vorto courriel jam transpasis la atlantikan oceanon al Francio, kie oni pli kaj pli uzas ĝin (vidu ankaŭ spamo).
En Germanio kelkaj lingvopurigantoj uzas "E-Post" aŭ "Netzpost", kvankam "Post" ankaŭ estas fremdvorto en la germana (la klarigo por tio estas, ke la plej multaj nuntempaj lingvopuristoj de la germana lingvo emas eviti ĉefe la grandan kvanton de novaj anglaj fremdvortoj, kaj "Post" ne estas inter ili). Anstataŭ elektronika leterkesto (angle: mailbox) oni moke uzas Mehlbox (skatolo por faruno) kun simila prononco.
