James Bond (fikcia universo)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Temas pri... Ĉi tiu artikolo temas pri la fikciulo. Por aliaj signifoj vidu la paĝon James Bond (ornitologo).

James BOND ([d͡ʒeɪmz bɒnd], Esperantigite Ĝejms Bond) estas fikcia angla spiono kreita de la samlanda verkisto Ian Fleming en 1953. Ekde tiu dato, la famo pri tiu alloga kaj sperta fikciulo ankaŭ nomata Agento 007 ĉiam plikreskiĝis kaj jam en 1954 estis filmita TV-filmo ĉefroliganta James Bond. Sed vere ekis en 1962 la plej longa kaj konata filmserio kiu famigis la ulon al generacioj de spektantoj. Kaj eĉ nuntempe, kiam Ian Fleming estas morta jam de multaj jardekoj, la mito restas vigla tra kompreneble libroj kaj filmoj sed ankaŭ bildolibroj, videoludoj, rolludoj, ktp...

La Bond-a Fako[redakti | redakti fonton]

Tiu aŭtomobilo, Aston Martin DB5, estas unu el la plej uzataj de James Bond dum siaj misioj.

Inter la multegaj filmoj aperantaj ĉiujare, la Bond-aj fariĝis iom post iom ia referenco. Ĉiuj spionaj filmoj nun aperantaj ricevis influon de tiu legenda spiono aventurante por la anglaj Sekretaj Servoj dum la Malvarma milito. Kiam oni iras kinen por vidi James Bond, oni ĉiam scias el kio la du sekvaj horoj konsistos. Tiu konjektebleco mirige faris la sukceson de la serio, eble ĉar la filmoj montras tre popularajn temojn.

James Bond estas preskaŭ perfekta. Je ia demando, li ĉiam respondas rekte kaj trafe. Li senmanke ĉion konas kaj tre komforte sentas sin en ajna situacio. Li laboras por MI6, la angla Spionorganizaĵo. Komence de ĉiuj filmoj, kaj post eksploda prezento kiam ni ankaŭ aŭdas la filmmuzikon, li estas donata gravegan mision de sia ĉefo, "M". Tiam, li ĝenerale iras sur la tuta mondo por solvi la problemon (kiu ofte povas detrui la mondon) kaj mortigi la problemigulojn (Li posedas la faman licencon pri mortigo, kiu ebligas al li uzi ĉiun necesajn rimedojn por savi la mondon). Dumfilme, li ĉiam estas helpata de seksallogaj kaj belegaj virinoj, kiuj Bond ĉiam sperte amindumas. Ursula Andress en la unua filmo Dr No (D-ro No) estis la unua virino aperanta en bikino surekrane. Rilate pri tio, James Bond, estas ne nur senkompata kun siaj malamikoj sed ankaŭ tre masklisma kun virinoj. Kvankam tiu veris precipe en la komenco kun Sean Connery kaj Roger Moore, sed ekde Goldeneye (Or-okuloj) kun Pierce Brosnan, la ulo fariĝis pli moderna kaj respektema (ankaŭ ĉar sia ĉefo, "M", iniĝis). Bond ankaŭ uzas dum sia misio laŭrevajn aŭtojn kaj altteknikajn gaĝetojn, provizitaj de "Q", ĉiama protagonisto en la aventuroj de 007. Je la filmfino, Bond ĉiam savas la mondon, kaj iras "ĝui la vivon" kun sia nova umikino. Li batalis kontraŭ SPECTRE (SPecial Executive for Counterintelligence, Terrorism, Revenge and Extortion). (Esperante, Speciala altranga kadro por kontraŭspionado, terorismo, venĝo kaj moneltordo)

Tiu enigmo retroviĝas en ĉiuj filmoj. Tra la 20 epizodoj, la aktoroj kompreneble ŝanĝiĝadis. Ĉiuj generacioj kun sia propra preferata James Bond. La unua kiu famigis la nomon estas nediskuteble Sean Connery. Li aktoris en unuaj 6 filmoj. George Lazenby faris nur unu filmon, kiu ne havis la atenditan sukceson. Roger Moore rolis kiel Bond 7 fojojn enigante humuran dimension al la fikciulo. Timothy Dalton ne faris unuecon en la spektantoj kvankam li havis sian propran karakteron. La dua filmo kun Dalton estis unu el la plej violentaj de James Bond-oj, kiuj ĝenerale celas la tutan familion. Post 6 longaj jaroj kaj la fino de la Malvarma milito, postvenas Pierce Brosnan, kiu famigis la ulon al pli junaj generacioj. La irlanda aktoro estis tre ŝatita kiel James Bond kaj multaj diris, ke li estas tiom ĉarma kiom Sean Connery. Li rolis kiel angla spiono 4 fojojn inkluzive en Die another day (Mortu alitage), kiu estis la 20-a James Bond aperita en 2002. Tiu ĉi jaro estas ankaŭ la 40-a datreveno de la unua EON-a filmo. Post malakordo inter li kaj EON, Brosnan definitive adiaŭis la protagoniston okaze de tiu datreveno. Daniel Craig anstataŭis lin en Bond 21, alinome Casino Royale (Reĝa Monludejo).

Libroj[redakti | redakti fonton]

La ulo James Bond naskiĝis en la kapo de Ian Fleming en 1952. Li publikigis sian unuan romanon la postan jaron, dum siaj ferioj kaj li kontinuis fari unu libron jare ĝis sia morto en 1964. Publikiĝis ankaŭ du libroj postmorte. Li ankaŭ verkis plurajn novelojn.

La romana serio havis grandan sukceson en Britio kaj Usono sed ankaŭ tut-tere. La tutnova usona prezidanto John Fitzgerald Kennedy eĉ deklaris ke From Russia With Love – El Rusio kun amo estis unu el liaj dek favorataj libroj. Post morto de unua aŭtoro, pluraj verkistoj pluskribis pri la spiono kun plimalpliaj sukcesoj. Interalie John Markham, John Gardner kaj antaŭnelonge Raymond Benson.

Filmoj[redakti | redakti fonton]

Eĉ se la persono James Bond estis bone konata de la legantoj, li ne havis la tutteran famon, kiun li poste akiris dank'al kino. Ian Fleming iam diris, ke lia fikciulo estus tre filmoplaĉa. Kiom prava li estis! James Bond estis unue filmita en 1954 en la televida usona filmo Casino Royale en kiu rolis Barry Nelson. La vera unua filmo samnoma Casino Royale estis filmita en 1967. Ĝi estis komika filmo, kiu estas tre malsama de la sekvontaj filmoj. Tiuj du filmoj estis poste taksitaj « neoficialaj ». Sean Connery ankaŭ faris alian neoficialan filmon pri James Bond pluraj jaroj post sia rifuzo kontinui la oficialan serion ; la filmo, nomata Never say, never again - (Neniam diru : neniam plu) ironia novversio de Thunderball (Fulmotondro), aperis en 1983. Sed nuntempe kiam oni aludas pri James Bond, oni ofte celas la filmojn de EON-aj produkcioj (EON signifas Everything Or Nothing, ĉio aŭ nenio). Veras ke Albert R. Broccoli kaj Harry Saltzman, la du ĉefoj de EON ĉiam respektis en siaj ĝisnunaj 20 filmoj la saman portreton de la ulo, kaj saman ĝenron de la filmo. Cetere, estas dirite, ke 1 miliardo de homoj ekvidis almenaŭ iun filmon de la serio. Estas kompreneble ne kontrolebla eldiro, sed veras, ke la James Bond-a filmaro estas ege populara.

Aperdato Filmnomoj Rolanto Tutmonda dolara sukces-skalo
1962 Dr. No (D-ro No) Sean Connery 59,600,000$
1963 From Russia With Love (El Rusio kun amo) Sean Connery 78,900,000$
1964 Goldfinger (Orofingro) Sean Connery 124,900,000$
1965 Thunderball (Tondrobalo) Sean Connery 141,200,000$
1967 You Only Live Twice (Oni nur vivas dufoje) Sean Connery 111,600,000$
1969 On Her Majesty's Secret Service (Je la sekreta servo de Ŝia Reĝa Moŝtino) George Lazenby 87,400,000$
1971 Diamonds Are Forever (Diamantoj estas ĉiamaj) Sean Connery 116,000,000$
1973 Live and Let Die (Vivu kaj lasu morti) Roger Moore 161,800,000$
1974 The Man with the Golden Gun (La Viro kun ora pistolo) Roger Moore 97,600,000$
1977 The Spy Who Loved Me (La Spiono kiu amis min) Roger Moore 185,400,000$
1979 Moonraker (Lunorastisto) Roger Moore 210,300,000$
1981 For Your Eyes Only (Por viaj okuloj nur) Roger Moore 195,300,000$
1983 Octopussy (Oktopuso) Roger Moore 187,500,000$
1985 A View to a Kill (Vido al murdo) Roger Moore 152,400,000$
1987 The Living Daylights (La Vivaj Taglumoj) Timothy Dalton 191,200,000$
1989 Licence to Kill (Licenco pri Mortigo) Timothy Dalton 156,200,000$
1995 GoldenEye (Oro-okulo) Pierce Brosnan 353,400,000$
1997 Tomorrow Never Dies (Morgaŭ neniam mortas) Pierce Brosnan 346,600,000$
1999 The World Is Not Enough (Mondo ne estas sufiĉanta) Pierce Brosnan 390,000,000$
2002 Die Another Day (Mortu alitage) Pierce Brosnan 456,000,000$
2006 Casino Royale (Reĝa Monludejo) Daniel Craig
2008 Quantum of Solace (Kvantumo el konsolo) Daniel Craig
2012 Skyfall (Ĉielfalo) Daniel Craig

Videoludoj[redakti | redakti fonton]

James Bond tre frue "vizitis" la fakon kaj ekde 1983, li neniam ĉesis amindumi la videoludan arton. Sed ni devis atendi 1995, kiam unue Pierce Brosnan kiel 007 en la filmo GoldenEye por ke la ekvivalenta kaj samnomata videoludo gajnis kolosan sukceson, je la skalo de la filmoj kaj la libroj de tiu mondo. Efektive, GoldenEye 007, subjektiva ludo kun tre agrabla kaj lerta ludebleco kaj kies rakonto estis tre fidela al la filma originala versio, lanĉis kaj faris la sukceson de sia ununura platformo : Nintendo 64. Poste, la videoludoj kun 007 regule aperis kaj nun la rajtoj apartenas al Electronic Arts ĝis 2010.

Titolo Aperjaro Eldonantoj Disvolvigantoj Platformoj
James Bond 007 1983 Parker Brothers Parker Brothers Atari 2600, Atari 5200, Commodore 64, Colecovision
James Bond 007: A View to a Kill 1985 Mindscape Angelsoft, Inc. Apple II, DOS
A View to a Kill 1985 Domark Domark Commodore 64, , ZX Spectrum
James Bond 007: Goldfinger 1986 Mindscape Inc. Angelsoft, Inc. Apple II, PC Booter
The Living Daylights 1986 Domark Sculptured Software Commodore 64, MŜ, ZX Spectrum
Live and Let Die 1988 Mindscape Elite Systems Amiga, Atari ST, Commodore 64, ZX Spectrum
007: Licence to Kill 1989 Domark Quixel Amiga, Atari ST, Commodore 64, DOS, MŜ, ZX Spectrum
The Spy Who Loved Me 1990 Domark Domark Amiga, Commodore 64, DOS, ZX Spectrum
James Bond: The Stealth Affair 1990 Interplay Delphine Software Amiga, Atari ST, DOS
James Bond Jr. 1992 THQ Gray Matter Amiga, Atari ST, Commodore 64, DOS, NES, SNES, ZX Spectrum
James Bond: The Duel 1993 Domark Domark Sega Master System, Sega Mega Drive/Sega Genesis
GoldenEye 007 1997 Nintendo Rare Nintendo 64
James Bond 007 1998 Nintendo Saffire Inc. Game Boy
Tomorrow Never Dies 1999 Electronic Arts Black Ops PlayStation
The World Is Not Enough 2000 Electronic Arts Eurocom Nintendo 64, PlayStation
007 Racing 2000 Electronic Arts Eutechnyx PlayStation
Agent Under Fire 2001 Electronic Arts Electronic Arts GameCube, PlayStation 2, Xbox
Nightfire 2002 Electronic Arts Eurocom GameCube, PlayStation 2, Xbox, Game Boy Advance, Windows
Everything or Nothing 2004 Electronic Arts Electronic Arts GameCube, PlayStation 2, Xbox, Game Boy Advance
GoldenEye: Rogue Agent 2004 Electronic Arts Electronic Arts GameCube, PlayStation 2, Xbox, Nintendo DS
From Russia with Love 2005 Electronic Arts Electronic Arts GameCube, PlayStation 2, Xbox, PSP
Casino Royale [1] 2006 Electronic Arts Electronic Arts
Vojaĝoj de James Bond :
Maristbluo : Filmadlokoj kaj rakontlokoj
Violkoloro : Nur rakontlokoj
Turkisbluo : Nur filmadlokoj

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]