Timothy Dalton

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Timothy Dalton
Persona informo
Timothy Dalton
Naskonomo Timothy Leonard Dalton Leggett
Naskiĝo 21-a de marto 1946
en Colwyn Bay, Norda Kimrio, Britio
Lingvoj angla vd
Loĝloko ChiswickOkcidenta HolivudoSankta Johano vd
Ŝtataneco Unuiĝinta Reĝlando (Britio) vd
Alma mater Reĝa Akademio de Drama Arto vd
Subskribo Timothy Dalton
Familio
Amkunulo Vanessa Redgrave vd
Profesio
Okupo filmaktoro • teatra aktoro • televida aktoro vd
Aktiva dum 1965– vd
Aktorado
Fama rolo rolo de James Bond
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Timothy Peter Dalton (naskiĝis la 21-an de marto 1946 en Colwyn Bay, Norda Kimrio, Britio) estas brita aktoro.

Vivo[redakti | redakti fonton]

Post la lernejaj jaroj li strudis draman arton kaj baldaŭ turneis kun la brita Nacia Junula Teatro (National Youth Theatre). Li ne finis la studon, sed en 1966 eklaboris en la Repertory Theatre de Birmingham kaj samtempe komencis aktori en britaj televidaj filmoj, aparte de la televida korporacio BBC.

En la kineja filmo The Lion en Winter ("La leono dumvintre", 1968) kun la ĉefaj aktoroj Katharine Hepburn kaj Peter O’Toole li havis sian unuan filman rolon, de la reĝo Filipo la 2-a de Francio. Jam tiam la filmproduktisto Albert Broccoli demandis lin ĉu li estonte ŝatus transpreni la rolon de la fikcia agento James Bond de Sean Connery. Timothy Dalton tamen tiutempe preferis aktori en literaturaj filmigoj kaj samtempe sceneje aktoris en dramoj de Vilhelmo Ŝekspiro. Krome li havis roleton en la scienc-fikcia kineja filmo Flash Gordon de 1980.

Internacie Timothy Dalton konatiĝis kiel kvara rolulo de la fikcia agento James Bond en la kinejaj filmoj The Living Daylights (La Vivaj Taglumoj) de 1987, kiu enspezis 191 200 000 usonajn dolarojn, kaj Licence to Kill (Licenco pri mortigo) de 1989, kiu enspezis 156 200 000 dolarojn. Multaj kritikistoj laŭdis, ke lia aktora interpreto de la agento plej proksimiĝis al la romana originalo de la aŭtoro Ian Fleming. La du filmoj signife pli sukcesis kaj pli enspezis ol la du antaŭaj, en kiuj Roger Moore aktoris la heroan agenton.

La filma serio pri la agento James Bond ofte temigis la Malvarman Militon, kaj la "neceso defendi la liberan mondon kontraŭ la diktatoreco de Sovetunio". Tial la disfalo de Sovetunio en la jaroj 1990 kaj 1991 kaŭzis plurjaran paŭzon de la filma serio. Kiam en 1995 produktiĝis kaj publikiĝis sekva filmo el la serio (sub la titolo GoldenEye), Timothy Dalton malakceptis la oferton de la filmprodukta firmao daŭre aktori la agenton.

En la daŭrigo Scarlett de la filma klasikaĵo Gone with the Wind kiel televida serieto en 1994, Timothy Dalton transprenis la rolon de Rhett Butler, kiun antaŭe havis la aktoro Clark Gable. Sekve li aktore aperis en pluraj televidaj serioj kaj teatraj produktaĵoj.

Timothy Dalton nuntempe vivas en Los-Anĝeleso. Li havas filon kune kun la rusia komponistino Oksana Grigorieva.

Filmaro[redakti | redakti fonton]

Kinejaj filmoj[redakti | redakti fonton]

  • The Lion en Winter (1968) en la rolo de reĝo Filipo la 2-a de Francio
  • The Voyeur / Giochi particolari (1970) en la rolo de Mark
  • Wuthering Heights (1970) en la rolo de Heathcliff
  • Cromwell (1970) en la rolo de princo Rupert
  • Mary, Queen of Scots (1971) en la rolo de Lord Henry Darnley
  • Permission to Kill (1975) en la rolo de Charles Lord
  • Sextette (1978) en la rolo de Sir Michael Barrington
  • The Man Who Knew Love (1978) en la rolo de Juan de Dios
  • Agatha (1979, pri la aŭtorino Agatha Christie) en la rolo de Archibald Christie, edzo de la aŭtorino
  • Flash Gordon (1980) en la rolo de princo Barin
  • Chanel Solitaire (1981) en la rolo de Boy Capel
  • The Doctor and the Devils (1985) en la rolo de Doctor Thomas Rock
  • The Living Daylights (1987) en la rolo de James Bond
  • Hawks (1988) en la rolo de Bancroft
  • Licence to Kill (1989) en la rolo de James Bond
  • Brenda Starr (1989) en la rolo de Basil St. John
  • The King's Whore (1990) en la rolo de Le Roi Vittorio Amadeo
  • The Rocketeer (1991) en la rolo de Neville Sinclair
  • Naked en New York (1993) en la rolo de Elliot Price
  • Salt Water Moose (1996) en la rolo de Lester Parnell
  • The Beautician and the Beast (1997) en la rolo de Boris Pochenko
  • The Informant (1997) en la rolo de DCI Rennie
  • Made Men (1999) en la rolo de Sheriff Dex Drier
  • The Reef (1999) en la rolo de Charles Darrow
  • Time Share (2000) en la rolo de Matt Farragher
  • American Outlaws (2001) en la rolo de Allan Pinkerton
  • Looney Tunes: Back en Action (2003) en la rolo de Damen Drake
  • Tales from Earthsea (2006) en la rolo de Sparrowhawk (respektive Ged, voĉo)
  • Hot Fuzz (2007) en la rolo de Simon Skinner
  • Toy Story 3 (2010) en la rolo de Mr. Pricklepants
  • Clean Out (2010) en la rolo de Kupfer

Televido[redakti | redakti fonton]

  • Sat'day While Sunday (televida serio, 1967) en la rolo de Peter
  • The Three Princes (televido, 1968) en la rolo de Ahmed
  • Judge Dee: A Place of Great Evil (televido, 1969)
  • Play of the Month: Five Finger Exercise (televido, 1970)
  • Play of the Month: Candida (televido, 1971)
  • Centennial (televida serieto, 1978) en la rolo de Oliver Seccombe
  • The Flame Is Love (televido, 1979) en la rolo de Marquis de Guaita
  • Charlie's Angels: Fallen Angel (televido, 1979) en la rolo de Damien Roth
  • Antony and Cleopatra (televido, 1983) en la rolo de Marko Antonio
  • Jane Eyre (televida serieto, 1983) en la rolo de Edward Fairfax Rochester
  • Mistral's Daughter (televida serieto, 1984) en la rolo de Perry Kilkullen
  • The Master of Ballantrae (televido, 1984) en la rolo de Francis Burke
  • Florence Nightingale (televido, 1985) en la rolo de Richard Milnes
  • Faerie Tale Theatre: The Emperor's New Clothes (televido, 1985, voĉo)
  • Sins (televida serieto, 1986) en la rolo de Edmund Junot
  • Tales from the Crypt: Werewolf Concerto (televido, 1992) en la rolo de Lokai
  • Framed (televido, 1992) en la rolo de Eddie Myers
  • Lie Down with Lions / Red Eagle (televido, 1994) en la rolo de Jack Carver
  • Scarlett (televida serieto, 1994) en la rolo de Rhett Butler
  • Stories from My Childhood (televido, 1998, voĉo) en la rolo de princo Guidon
  • Cleopatra (televida filmo, 1999) en la rolo de Julio Cezaro
  • Possessed (televida filmo, 2000) en la rolo de Willam Bowden
  • Dunkirk (televida serio, 2004) en la rolo de rakontisto
  • Hercules (televida serieto, 2005) en la rolo de Amphitryon (Αμφιτρύων)
  • The Sittaford Mystery (televido, 2006) en la rolo de Clive Trevelyan
  • Unknown Sender: If You're Seeing This Tape... (televido) (2008) en la rolo de Miles
  • Doctor Who (televido, 2009) en la rolo de Time Lord / rakontisto
  • Tinker Bell: A Winter Story (2011) en la rolo de Lord Milori

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]