Richmond (Indianao)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Situo de Richmond en Indianao.

Richmond estas urbo en la ŝtato de Indiana, Usono. En la jaro 2000, ĝi disponis 39,124 loĝantojn.

Estas tre grava urbo por la kvakera religio, ĉar tie seĝas la ĉefoficejo de Friends United Meeting, grava organizaĵo kvakera. Ankaŭ, Richmond estas la situo de la universitato kvakera Earlham College kaj la religia seminario kvakera Earlham School of Religion.