El coche de pedales

El Vikipedio, la libera enciklopedio
El coche de pedales
filmo
Originala titolo El coche de pedales
Originala lingvo Esperanto • hispana lingvo
Kina aperdato 2004
Ĝenro komedia dramo
Kameraado Paco Belda
Reĝisoro(j) Ramón Barea
Produktisto(j) José María Lara
Scenaro Ramón Barea
Filmita en Valencio
Loko de rakonto Valencio
Muziko de João Gil
Rolantoj Álex Angulo • Rosana Pastor • Ione Irazabal • Mikel Losada • Isabel Ruth • Cesáreo Estébanez • Ane Gabarain • Loli Astoreka • Itziar Lazkano • Rubén Rodríguez Lucas
IMDb
vdr

El coche de pedales [el koĉe de pedales], "la pedalaŭto", estas hispania kineja filmo reĝisorita de Ramón Barea kaj enkinejigita je la 16-a de januaro de 2004 en kiu Esperanto havas rolon: la protagonistoj parolas Esperanton dum kelkaj momentoj.

Temo[redakti | redakti fonton]

En Hispanio, dum Paska semajno de 1959, infano Pablito ("Paŭlĉjo") deziregas kostegan pedalaŭton, kiun li vidis en ludilvendejo. Ne havante televidilon, li revas pri heroo de scienc-fikciaj radioprogramoj Diego Valor.

Lia patro Pablo MAGAÑA (rolita de Alex Angulo) estas instruisto pri tajpado kaj Esperanto, el maldekstrema venkita familio. Li estas malsukcesulo, kiu mensogas kaj prokrastas ŝuldojn. Liaj lernantoj preferas transŝosean lernejon kie oni instruas la pli praktikan francan.

La patrino Estrella venas de dekstrema familio pli riĉa, kiu taksas, ke ŝi mezaliancis kun Pablo.

La filmo montras impreze, kiel oni vivis dum mezo de regado de Francisco Franco.

"El coche de pedales" kaj Esperanto[redakti | redakti fonton]

Pablo krom instrui ankaŭ renkontiĝas kun esperantistaj maldekstremaj konspirantoj, kaj tial multaj esperantaj frazoj (salutoj, proverboj) estas aŭdeblaj kaj legeblaj.

Homoj de Hispana Esperanto-Federacio helpis pri prononco kaj lingva kontrolo.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

En IMDB Arkivigite je 2007-03-10 per la retarkivo Wayback Machine, (angle)

HEF

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Esperanto-filmo