Familia Sancti Hieronymi

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Sankta Hieronimo

Familio de Sankta Hieronimo fondiĝis en Clearwater (Florido) en la jaro 1989 fare de laika aro ĉirkaŭ la piega senŝua karmelano, biblia fakulo, denaska esperantisto kaj universitata profesoro patro Suitbert H. Siedl el Aŭstrio.

Celoj[redakti | redakti fonton]

Ĝi klopodis ĉe siaj membroj pri riĉa spirita vivo per la helpo de la latinlingva tradicio. Substrekiĝas ke la Dua Vatikana Koncilio neniel abrogaciis la latinan kiel liturgian lingvon; krome, ke ĉiam necesas vivi en plena kaj firma unuiĝo kun la papa instruado. Ekster la liturgia uzo, ĉiuj membroj deviĝas uzi la latinan de tempo al tempo ankaŭ kiel ĉiutagan lingvon. La fundamenta ŝtono por la tia uzo de la latina kiel vivanta komunikilo metiĝis dum sennombraj lingvosemajnoj sub la titolo FERIAE LATINAE (latinaj ferioj) en Eŭropo kaj Ameriko. Ties realigoj ricevis oficialan benon de la Vatikano. La nunaj regulaj kunvenoj nomiĝas Cenacula.

Pri la porĉiama rolo de la latina eneklezie[redakti | redakti fonton]

Jen kiom grave taksis papo Johano la 23-a la rolo de la latina kiel eklezilingvo: Ĉar la latina lingvo estas viva lingvo de la Eklezio, kiu devas esti daŭre adaptita al la kreskantaj postuloj de la lingvaĵo kaj riĉigita per novaj kaj adekvataj kaj konvenaj vokabloj, laŭ konstanta regularo, universala kaj konforma ala spirito de la antikva latina lingvo – regularo kiun jam sekvis la Sanktaj Patroj kaj la plej bonaj “skolastikaj” verkistoj – ni konfidas la taskon al la Sankta Kongregacio por la Seminarioj kaj Universitatoj fondi Akademion por la Latinaj Studoj. Al tia Akademio, en kiu necesas ke estu konstituata Kolegio de tre spertuloj pri Latino kaj Greko, alvokitaj el la diversaj landoj de la mondo, estos precipe ordonite ke, ne malsame el tiu kiu okazas en la naciaj Akademioj konstituitaj por la kresko de la lingvo de respektivaj landoj, provizu, kune kun ordigita kresko de la latina lingvo kaj plimultiĝo, se necese, de la leksikono per vortoj taŭgaj al ĝiaj naturo kaj karaktero, samtempe kursojn de latino de ĉiu epoko, sed precipe de tiu Kristana. En tiuj lernejoj estu instruataj cele de pli profunda scio pri la latina lingvo, de ĝia uzo, de stila verka maniero ĝusta kaj eleganta, tiujn kiuj estas destinitaj aŭ ĝin instrui en la Seminarioj kaj Ekleziaj Kolegioj, aŭ verki dekretojn kajverdiktojn, aŭ zorgi la korespondaĵaron en la Kongregacioj de la Apostola Seĝo, en la Kurioj, en la Diocezoj, en la oficoj de la religiulaj Ordenoj. (El Veterum Sapientia)

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]