Akihiko Watanabe

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Akihiko Watanabe
Persona informo
Naskiĝo 1-an de januaro 1973 (1973-01-01) (51-jaraĝa)
Lingvoj latina vd
Profesio
Okupo verkisto vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Akihiko Watanabe, kun latina nomo ankaŭ Accius, japane: 渡辺顕彦 (わたなべあきひこ), naskiĝinta en 1973 en Manilo, estas verkisto latinlingva de Japanio kaj akademiano. Li verkis artikolojn kaj faris prelegojn en la latina lingvo. Li aparte interesiĝas pri la Greka Mitologio kaj la historio de la latinaĵoj en Japanio.

Vivo[redakti | redakti fonton]

La familio pro karierkialoj (la patro estis bankisto) elmigris al la Filipinoj el Japanio, kie Accius tiam pasigis grandan parton de la junaj jaroj. En la 1992-a jaro li iris en Los-Anĝeleson por studi ĉe la altlernejo. Dum la dua studjaro li komencis ĉeesti prelegojn pri la latina lingvo, laŭ rekomendo de amiko. Baldaŭ Accius mem ekstudis klasikan filologion kaj bakalaŭriĝis en 1996. Poste li transiris ĉe Universitato Yale.

En la sama jaro li ĉeestis unuafoje al semajnoj de viva latina lingvo en Lexington (Kentucky) (Conventiculum Latinum Lexintoniense). Ties daŭra gasto li estis ĝis 2005. Dum tiuj jaroj li ofte skribis artikolojn kaj gajnis en la 2002-a jaro la premion "Alice Derby Lang" kiu aljuĝiĝas al klasikaj filologoj. En 2003 li finfine doktoriĝis. Poste li ekinstruis ĉe la Universitato de Kentukio deĵorante ne nur kiel profesoro de la klasikaj lingvoj sed ankaŭ de la japana. Poste (en 2004) li migris - pro instigo de s-ino Diana Johnson - al Bellingham (Vaŝingtonio) kie li iĝis profesoro en la sekcio pri fremdlingvoj. Li edziĝis en 2006.

Ĉar Kalifornio kontinue volis revenigi lin, li reiris por iĝi profesoro universitata ĉe la Fakultato por klasika kaj hispana filologioj de la Universitato de Davis. En la 2011 li reiris Japanion ĉe la Ostuma-universitaton porvirinan, Tokio. Li estis en Jokohamo dum la granda termoto sed restis sen damaĝoj. Accius ĝis nun deĵoras tie, sed krome ĉe la Universitato de Tokio. En 2013 li fariĝis gastprofesoro en sia patrujo.

Verkoj[redakti | redakti fonton]

Fonto[redakti | redakti fonton]

En tiu ĉi artikolo estas uzita traduko de teksto el la artikolo Accius Watanabeus en la latina Vikipedio.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]