Bled

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Bled
urbo

Blazono

Blazono
Administrado
Lando Slovenio
Regiono Gorenjska
Poŝtkodo 4260
En TTT Oficiala retejo [+]
Demografio
Loĝantaro 4 929  (2019) [+]
Loĝdenso 26 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 46° 22′ N, 14° 7′ O (mapo)46.36666666666714.116666666667Koordinatoj: 46° 22′ N, 14° 7′ O (mapo) [+]
Alto 501 m [+]
Areo 188,5 km² (18 850 ha) [+]
Horzono UTC+01:00 [+]
Bled (Slovenio)
Bled (Slovenio)
DEC
Bled
Bled
Situo de Bled

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Bled [+]
vdr
La kastelo de Bled

Bled estas urbo en Slovenio kun pli ol 11 000 loĝantoj, kiu situas en la Juliaj Alpoj. Bled fariĝis en 1996 sendependa komunumo. Turismo estas la plej grava rimedo de enspezo por la urbo; antaŭ ĉio la Lago de Bled altiras multajn vizitantojn. Naturaj kaj historiaj kuriozaĵoj, beleco de la loko kaj ĉirkaŭaĵo kaj bona geografia situo, estis idela bazo por evoluo de Bled al unu el la plej grandaj turismaj centroj en Slovenio. Milda subalpa klimato igas restadon en tiu loko pli agrabla. Meza temperaturo en junio estas 19º C, en januaro −1,7 .

Bled estas ankaŭ konata kiel la antaŭa somerrestadejo de la jugoslavia ŝtatestro; marŝalo Tito ekzemple havis Vila Bled kiel somerloĝejo kiu nun estas hotelo.

Literaturo[redakti | redakti fonton]

"La sonorilo de Bled" de Stevan Živanović estas la sola romano originale verkita en Esperanto (publikigite en dulingva eldono (eo, sl) en 2020, kiu okazas en Slovenio[1]. En la unua parto ĝi priskribas okazintaĵojn en la urbeto Bled kaj ĝia ĉirkaŭaĵo kaj en la dua parto okazintaĵojn en Barato kaj fine denove en Bled.

Referencoj[redakti | redakti fonton]

La lago Bled

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]