Florpoto

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Argila florpoto kun planto.
Florpoto kun ruĝaj geranioj.

Florpoto estas poto, tio estas, ujo kiu estas dediĉita al plantado de plantoj por diversaj celoj, ĉu ornamaj, ĉu terkulturaj, ĉu komercaj, ktp. Ĝi povas esti prilaborita el diversaj materialoj, plej ofte aktuale el plasto, pli tradicie el ceramiko. Alia eblo estas reuzi iun ajn ujon nedediĉatan dekomence al tiu celo, sed kiun oni povas recikli antaŭ sia forĵeto, ekzemple ĵaregoj, lavujoj, ktp; eĉ ju pli malproksima al ties propra celo des pli originala povas rezulti la reciklita florpoto, ekzemple boto, telero, ktp. La konsisto de normala florpoto estas simpla: cilindro aŭ hakita konuso kun truo ĉe la bazo por permesi eliron de restanta akvo.

Tiu ilo permesas ĉefe translokigon de plantoj, kiuj povas esti lokataj en diversaj medioj laŭ bezono, ĉu suneca ĉu ombra ĉu hejma, ktp. Kiel tekniko, ĝi permesas ankaŭ dediĉi malmulte da spaco po planto ĝis kiam ili pligrandiĝas. Tiam oni povas elplanti ilin kaj replanti ĉu en pli granda poton ĉu en teron. Florpotoj estas tute necesaj en ĝardenado.

Oni povas diferencigi inter diversaj tipoj de florpotoj, ĉefe:

  • por uzado en ekstero,
  • por hejma uzado,
  • por bonsajo,
  • por ĝermoplantoj, ktp.

En kelkaj civilizacioj florpotoj povas esti grava parto de hejma pejzaĝo, ekzemple en mediteraneaj kortoj, strataj balkonoj, ktp.

Rilataj temoj[redakti | redakti fonton]