Kutima aveno
|
|
||||||||||||||||
|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|
Avena fatua
|
||||||||||||||||
| Biologia klasado | ||||||||||||||||
|
||||||||||||||||
| Avena sativa L., 1753 |
||||||||||||||||
Kutima aveno (Avena sativa) havas fortan radikaron, tiel ĝi toleras eĉ magran agron. Ĝi estas unujara (120-140 tagoj estas ĝia vegeta periodo), malofte travintra (260-300 tagoj) planto. Ĝi havas kavan, cilindran ŝalmon (tigon) kun pli kaj pli longiĝantaj internodoj. La alterne starantaj folioj estas lancoformaj. Ĉe ties akselo, la ĉirkaŭbrakuma oreleto apenaŭ evoluis. La grapolo konsistas el spikoj, konsistantaj el 2-3 floroj (spiketoj). La floroj estas duseksaj. Oni povas paroli pri unuflanka grapolo aŭ disbranĉanta grapolo. La kariopson kovras flavaj aŭ brunajn kelkfoje nigraj senaristaj paleoj. Oni povas vidi kaveton sur la dorsa flanko de la kariopso. La grajno pintiĝas demeze.
Historio de la hejmigo [redakti]
Laŭ Coffman, la kultivataj avenoj devenas de Avena byzantina. Origine ĉi tiu greno estis trudherbo de hordeo aŭ tritiko.
Produktado [redakti]
| Rikolto de aveno laŭ jaroj (FAOSTAT) tunoj |
|||||
| Ŝtato | 2006 | 2007 | 2008 | ||
|---|---|---|---|---|---|
| 4 880 270 | 5 407 000 | 5 834 910 | |||
| 3 852 200 | 5 009 100 | 4 272 600 | |||
| 1 359 150 | 1 329 560 | 1 286 610 | |||
| 1 034 720 | 1 486 500 | 1 262 390 | |||
| 748 000 | 843 000 | 1 267 000 | |||