Hermafrodito (Vivoscienco)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo

Hermafrodito en vivoscienco (rare ankaŭ ambaŭseksa vivulo) estas vivulo kapabla reprodukti samtempe ovolojn kaj spermojn. La hermafrodito havas aŭ testikojn kaj ovariojn aŭ tiuj ĉi organoj estas anstataŭigitaj per la t.n. ambaŭseksa glando.

La termino devenas el helena mitologio, laŭ kiu Hermafrodito, filo de dioj Hermeso kaj Afrodito, kunkreskis kun nimfo Salmakis en unu ununuran ambaŭseksan estulon.

Citaĵo
 Al tiuj ĉi nekredeblaj aferoj estas kalkulataj ankaŭ ambaŭseksa raso, kiu havas la dekstran mamon de viro, por ke ĝi ne malebligu en laboro, kaj la maldekstran mamon de virino al mamnutrado de beboj. Laŭ kelkaj atestoj ili reciproke sekskuniĝas inter si kaj tiel ili reproduktiĝas. 
— Liber monstrorum (la 8-a jarcento) [1]

Grupoj de animaloj, ĉe kiuj la hermafroditismo estas disvastigita[redakti | redakti fonton]

Memfekundigo[redakti | redakti fonton]

Memfekundigo estas aparta kazo de reproduktado de la hermafroditoj. Ĝi estas proporcie rara, ĝi aperas precipe ĉe tiaj organismoj, kiuj ne povus pro sia maniero de la vivo trovi vivkunulon por kopulacio. Tipa ekzemplo estas endoparazitoj, ekzemple teniinfekto.

Ĉe la plantoj[redakti | redakti fonton]

94 % de la plantospecioj estas duseksaj.

Ambaŭseksa floro de tulipo
Ambaŭseksa floro de fritilario (liliacoj ).

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Literaturo[redakti | redakti fonton]

  • Dreger, Alice Domurat: Hermafroditoj kaj medicina konstruo de la sekso (Triton, 2009)

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. ECO, Umberto. Dějiny krásy. Praha : Argo, 2005. ISBN 80-7203-677-7. p. 116.