Regiono Meza Jutlando
El Vikipedio
La lasta reviziita versio (montri ĉiujn) estis aprobita je 20 Mar. 2013.
ŝablonaj/bildaj ŝanĝoj atendas kontrolon.
| Bazaj informoj | |
|---|---|
| Ĉefurbo: | Viborg |
| Areo: | 13.142 km² |
| Loĝantoj: | 1.237.041 (la 1-an de januaro 2008) |
| Loĝdenso: | 94 loĝantoj po km² |
| ISO 3166-2 | DK-82 |
La regiono Meza Jutlando – dane Region Midtjylland - estas unu el kvin administraj regionoj de la eŭropa ŝtato Danio kaj ampleksas la mezon de la geografia nordo de la duoninsulo Jutlando. Ĉefurbo de la regiono estas Viborg, plej granda urbo kaj komunumo tamen Arhuzo (Århus), kiu havas 298.538 loĝantojn. La regionoj kreiĝis komence de la jaro 2007 kaj anstataŭigas la antaŭajn administrajn distriktojn, kiuj dane nomiĝis amtskommuner.
Komunumoj [redakti]
La nuna regiono Meza Jutlando konsistas el la sekvaj unuopaj komunumoj:
|
Eksteraj ligiloj [redakti]
Regionoj de Danio
Hovedstaden (regiono ĉefurba) | Meza Jutlando (Midtjylland) | Norda Jutlando (Nordjylland) | Sjælland | Suda Danio (Syddanmark)
Krome ligitaj al Danio estas la insularo Ferooj kaj Gronlando

