Praskandinava lingvo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo

La praskandinavapranordlanda lingvo estas la plej antikva skribita lingvo de Skandinavio. Ĝi troviĝas kiel ĉirkaŭ 200 mallongaj, runaj ĉizaĵoj dise tra Suda Skandinavio, sur menhiroj kaj tomboŝtonoj. La unuopajn vortojn kaj frazetojn (skribitaj per la plej antikva run-sistemo, la 24-litera fuþark) oni plejparte sukcesis deĉifri, sed ili estas tro malmultaj por riveli koheran gramatikon. Tamen, per la kompara metodo la sciencistoj konstruis teorian modelon de la lingvo.

La Praskandinava estas rekta ido de la senatesta Praĝermana lingvo, kaj tre proksima kuzo de la Gota. Ĝermanoj supoze ekloĝis la areon ĉirkaŭ jaro 0, kaj ĉ. 200 jarojn poste ekaperis la unuaj praskandinavilingvaj run-skribaĵoj. Inter ĉ. 500 kaj 700 (la tielnomita sinkopa epoko) la lingvo evoluegiĝis, disiĝanta al Pranorvega (kiu esence identas kun Praislanda, la fama lingvo de la sagaoj), Pradana kaj Prasveda.

La Praskandinava tiom antikvas ke kelkaj Germanaj sciencistoj opiniis ke la fama skribaĵo de la "Oraj Kornoj" (vidu sube) samegale povus esti antikvec-germana. Ĉar la Kornoj datiĝas de ĉ. 400, nur ducent jaroj post la disiĝo de la Ĝermana, kelkaj trajtoj kun tiu komuna lingvo evidente pluvivis. Malnovgermana lingvo kutime estas taksata posta al 700, do posta al la sinkopa epoko.

Strukturo

La plej fama frazo de la Praskandinava estas skribaĵo sur unu el la hodiaŭ perditaj "Oraj Kornoj" (Guldhornene) el antikva Jutlando. Ĝi legatas:

ek hlewagastiR holtijaR horna tawido
"Mi HlewagastiR Arbarano (la) kornon faris."

(La majuskla R reprezenas sonon ie meze inter z kaj r, eble simila al la Ĉeĥa ř. En la postaj Norena kaj orientnordiaj lingvoj ĝi kunfandiĝis kun r.)

En la Norena ĉi frazo estus "Ek Hlégestr hyltir táða horn", kvankam *"táða" ne estis praktike uzata.

Pere de tio oni povas doni etan priskribon:

  • Male al sia pli konata ido Praislanda, la vortoj de la Praskandinava, ankoraŭ ne reduktitaj, aspektas tre longaj. Kp. la postan version de la nomo: Hlegestr.
  • La substantivoj havas sufiksojn kiuj montras kazon, sekson ktp. Por masklaj vortoj unu\nombraj, tiu estas R.
  • La vokalsistemo estas preskaŭ kiel la Esperanta, sed oni distingas inter longaj kaj mallongaj.
  • Preteriton de multaj verboj markas dentala sufikso, simile al en aliaj ĝermanidaj lingvoj: tawi-do "faris".
  • Artikoloj malestas.
  • La baza vortordo estas SOV.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]