Tom Wolfe
El Vikipedio
Tom Wolfe en la Blanka Domo (2004).
Tom Wolfe (Richmond, Usono, la 2-an de marto 1931) estas usona ĵurnalisto kaj verkisto, patro de la tiel nomata nova ĵurnalismo, revolucia tendenco en la kampo de la amaskomunikiloj, kiu naskiĝis en Usono dum la 1970-aj jaroj post la publikigo de In Cold Blood de Truman Capote. En la komenco li estis kunlaboranto de The Washington Post, Enquirer kaj New York Herald. En 2001 li ricevis la National Humanities Medal.