Evelyn Waugh

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Evelyn Waugh en 1940. Foto de Carl van Vechten.

Evelyn Arthur WAUGH (naskiĝinta la 28-an de oktobro, 1903 en Londono, mortinta la 10-an de aprilo, 1966 en Taunton) estis angla verkisto.

Vivo kaj verkado[redakti | redakti fonton]

Waugh, filo de eldonisto frekventis la universitaton de Oksfordo kaj iĝis instruisto. Inter 1928-38 li publikigis kvin satirajn romanojn, en kiuj li prezentis kritike aspektojn de brita vivo influita de kolonialismo, speciala lernejsistemo kaj de inter la militoj tipa dekadenca kaj cinikoza vivointerpreto. La titoloj de la romanoj tiamaj jenas: Decline and Fall (1928), Vile Bodies (1930), Black Mischief (1932), A Handful of Dust (1934) kaj Scoop (1938). Kelkajn jarojn pli malfrue sekvis la romano Put Out More Flags (1942) kun intrigo antaŭ la fono de la Dua mondmilito.

La postaj verkoj estiĝis sub la influo de lia konvertiĝo al katolikismo (li iĝis ano de la Romkatolika eklezio en 1930). Kvazaŭ lia plej bona romano konsideratas Brideshead Revisited (1945). Tie Waugh tre serioze raportis la destinon de la nobela familio Marchmain, kiu post multaj konfliktoj finfine retrovos la katolikan kredon. Surbaze de ĝi faritis ankaŭ televidserio, kiu dissenditis en 1981 en la Unuiĝinta Reĝolando. En la verko The Loved One (1948) Waugh satire kritikas la troigitajn funebrajn ceremoniojn en Usono.

La spertojn militajn Waugh uzis por la romana trilogio Sword of Honour al kiu apartenas la volumoj Men at Arms (1952), Officers and Gentlemen (1955) kaj Unconditional Surrender (1961): la milito iĝas tie lukto eterna inter la bono kaj la malbono, kulturo kaj barbarismo.

Havante brilan stilon li verkis krome vojaĝlibrojn kaj biografiojn. Sub la titolo A Little Learning (1964) kaŝas sin liaj rememoroj. Lia frato estas la verkisto Alec Waugh, kiu skribis romanojn, vojaĝlibrojn kaj rakontojn.

Listo de verkoj[redakti | redakti fonton]

  • Decline and Fall (romano, 1928)
  • Rossetti (biografio, 1928)
  • Vile Bodies (romano, 1930)
  • Black Mischief (romano, 1932)
  • A Handful of Dust (romano, 1934)
  • Edmund Campion (biografio, 1935)
  • Scoop (romano, 1938)
  • Brideshead Revisited (romano, 1945)
  • Scott-King's Modern Europe (romano, 1947)
  • The Loved One (romano, 1948)
  • Triologio:
    • Men at Arms (romano, 1952)
    • Officers and Gentlemen (romano, 1955)
    • Unconditional Surrender (romano, 1965)
  • Ronald Knox (biografio, 1959)
  • A Little Learning (membiografio, 1964)

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Renouveau catholique