Ĉeĥoslovakaj pezaj fortikaĵoj

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Peza fortikaĵo)
Saltu al: navigado, serĉo
Emblemo de la ĉeĥoslovaka antaŭmilita armeo 1918 - 1939
Historia foto de la infanteria fuorto MO S-23 kun obstakloj
Historia foto de la artileria fuorto MO S-39 apartenanta al fuortaro Smolkov

Ĉeĥoslovakaj pezaj fortikaĵoj estas ferbetonaj konstruaĵoj kaj ili estis konstruataj dum la jaroj 19351938, kiam la unua peza fortikaĵo (MO S-8 "Dvůr Paseky") de la tuta ĉeĥoslovaka fortikaĵsistemo estis finbetonita la 22-an de decembro de 1935.

Unuopaj memstaraj objektoj kreis sinsekvan ĉenon de reciproke helpantaj pafpostenoj. Emfazo estis akcentita al flankaj kaj oblikvaj pafadoj, dum kio estiĝis koneksa pafbarejo en la tuta fortikigita sektoro. Defendo de unuopaj objektoj poste dependis de ŝirmpafado de ĝiaj najbaroj. Avantaĝo de tiu ĉi metodo de fortikigado estis ebleco plifortigi ŝirmon de la fruntaj muroj de objektoj per apartaj glacisoj kaj malaltigi eblecon de efika pripafado al la fruntaj embrazuroj elflanke de la malamiko.

En decidaj sektoroj de la ŝtatlimoj, kiuj estis senkondiĉe sukcese defendotaj, oni konstruis pli rezistemajn kaj per armilaro pli efikajn pezajn fortikaĵojn. La baza elemento de la pezaj fortikaĵoj estis la tn. infanteria fuorto armilprovizita per pezaj mitraloj kaj per leĝeraj mitraloj kaj tre ofte ankaŭ per kontraŭtankaj kanonoj. En ondiĝinta kaj malmulte trarigardebla tereno la infanteriaj fuortoj estis ekipitaj per, aparte por tiu ĉi celo konstruitaj, minĵetiloj. La infanteriaj fuortoj estis konstruataj unue en lokoj de gravaj ŝtatlimaj spacoj kun komunikilaro kondukanta enlanden. Tiuj ĉi fermejoj estis sinsekve plilongigataj en koneksajn liniojn, kiuj estis en strategiaj lokoj plifortigataj per artileriaj fuortaroj. Partoj de la fortikaĵsistemo estis koneksaj kontraŭtankaj baraĵoj kaj obstakloj kontraŭ infanterio kaj per subtera telefona kabla reto estis certigita komuniko.

La baza tipo de la infanteria fuorto estis duetaĝa ŝtalbetona objekto kun ĉefaj armiloj lokigitaj en embrazuroj de flankaj muroj, kiuj pafis ambaŭflanken laŭlonge laŭ baraĵoj. Kontraŭ malamika pripafado el antaŭfronta tereno la ĉefaj embrazuroj estis ŝirmitaj per plilongigitaj muroj de la fuorto flanken. En tiuj ĉi ŝirm-aloj estis lokigitaj blendaj kloŝoj, ebligantaj rondan gvatadon kaj senperan defendon de la objekto eĉ tiudirekten, kien ne povis efiki „la ĉefaj armiloj sub betono“. En muroj forturnitaj de la malamiko estis lokigitaj pluaj help-embrazuroj por defendi la ĉefajn embrazurojn kaj la enirejspacon de la objekto. En surdajn lokojn, kiuj povis esti pripafataj per neniu armilo de la objekto, kondukis apartaj tuboj elinterne fermeblaj per fermoplato – la tn. grenad-glitujoj, tra kiuj povis defendantoj ĵeti al la malamiko specialajn tempfiksitajn grenadojn modelo 38.

Antaŭ muroj kun la ĉefaj embrazuroj estis betonigitaj preskaŭ 3 m profundaj ŝirmaj ŝaktoj, kiuj malebligis al atakanto alproksimiĝi senpere al la embrazuroj kaj endanĝerigi ilin per metita eksplodaĵo. Samtempe la ŝakto eliminis danĝeron ŝutplenigi la embrazurojn per teraĵo eksplodigita dum eksplodoj de obusoj kaj flugbomboj en ĉirkaŭaĵo de la objekto. En tiujn ĉi ŝaktojn estis tra apartaj aperturoj forkondukataj elpafitaj pafaĵpulvujoj de la pezaj mitraloj kaj obusingoj de la kontraŭtankaj kanonoj, kiuj alie en la objekto malhelpus kaj pro sia haladzo malpurigus la aeron. La plafona tabulo de la objekto estis super la ĉefaj embrazuroj plilongigita en la tn. kantilevron, per kio estis al la malamiko (se ĝi eventuale venus ĝis la tegmento de la fuorto) malebligite malsuprenigi eksplodaĵojn antaŭ la krenelojn kaj tiamaniere senefikigi ilin. (Vidu: [1].) Direkte de la malamiko estis ĉiu fuorto plifortigita per 4 m larĝa ŝtona glaciso, kovrita per argilo kaj herbobedoj, kiu unuiĝis kun ĉirkaŭa tereno. Per tio estis plialtigita ĝia rezistkapablo kontraŭ rekta pripafado per kanonoj kun plata trajektorio de obuso kaj kontentige plenumita kamuflaĵo de preskaŭ 6 m altaj muroj de la objekto.

Plimulto da objektoj estis konstrue solvita en du etaĝoj – en la supra etaĝo je nivelo de tereno estis kutime du porpafistaj ĉambroj (kazematoj), en kiuj estis lokigitaj la ĉefaj armiloj, kaj plue ĉambroj por komandanto de fuorto, por priservo de telefoncentralo kaj por parto de municio. En la suba etaĝo poste estis apartigitaj loĝigejoj por soldataro kaj oficiraro, maŝinejo kun agregato por produkti elektran kurenton, aerventolaparato, lavejo kun necesejo kaj pluaj magazenspacoj por provianto, municio kaj movigsubstancoj. (Vidu: [2].) En malsekoza tereno troviĝas ankaŭ unuetaĝaj fuortoj.

Laŭ terena trairebleco kaj laŭ spaca graveco, kiujn la fortikaĵobjektoj estis ŝirmontaj, kaj same laŭ taktikaj taskoj, kiujn ili estis plenumontaj, havis unuopaj fuortoj diversan rezistkapablon, konstru-solvon kaj armilaron. Laŭ rezistkapablo la fuortoj estis dividitaj je kvar gradoj markitaj per la romiaj numeroj de I ĝis IV (oni nomas ilin „romianoj“). La plej altan rezistkapablon de la IV-a rezistkapabla grado havis la fuortaraj objektoj, kies frontaj muroj kaj plafonaj tabuloj estis fortaj preskaŭ 3,5 m kaj ili estis rezistontaj al trafoj de ĉiuj tiam konataj kanonoj. Nur iom malpli altan rezistkapablon, kaj nome ĝis kanona kalibro 30,5 cm, havis la infanteriaj fuortoj de la III-a rezistkapabla grado, kie la plej trafeblaj partoj estis fortaj inter 2,5 ĝis 2,75 m. Plej ofte troviĝantaj objektoj estis fuortoj de la II-a rezistkapabla grado, kiuj normale estis rezistontaj eĉ al longdaŭra 21 cm kalibra kanonado. Iliaj frontaj muroj kaj plafonoj mezuris inter 2 – 2,25 m, la flankaj kaj la malfrontaj muroj – kiuj ne estis endanĝerigitaj pro rekta pafado de la malamiko – estis fortaj 1 m. En pli malmulte endanĝerigitaj spacoj estis konstruataj malpli multekostaj fuortoj de la I-a rezistkapabla grado, kie la plafono kaj la frontaj muroj mezuris inter 1,5 ĝis 1,75 m kaj ili estis rezistontaj al 15 cm kalibra kanonado.

Kun la progresanta konstruado de la pezaj fortikaĵoj projektintoj venis al konkludo, ke ankaŭ fuortoj de la I-a rezistkapabla grado estas kelk-okaze neekonomiaj kaj senbezone multekostaj, kaj tial ili ekkonstruis ankoraŭ pli simplajn objektojn armilprovizitaj plejparte nur per duopo de pezaj mitraloj ĉiuflanke kaj ekipitaj per unu blenda kloŝo. Tiujn ĉi objektojn, kies rezistkapablo estis markata per la araba numero 2 (oni nomas ilin „araboj“) ni povas renkonti en profundaj arbaroj kaj en montartereno.

La plej ofte troviĝanta infanteria fuorto estis ambaŭflanka objekto, kies ĉefaj armiloj sub betono agadis ambaŭflanken al fortikaĵlinio. Sed ekzistis eĉ ankaŭ unuflankaj fuortoj principe estiĝintaj per „duonigo“ de ambaŭflankaj objektoj, agadantaj nur al unu flanko. Laŭ direkto de pafado ili dividiĝas je maldekstre-flankaj kaj dekstre-flankaj.

Rilataj temoj[redakti | redakti fonton]