Sektoro Opava

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Fortikaĵ-konstru-sektoro Opava (sektora mallongigo OP) estas unu el la plej longaj kaj la plej komplikaj sektoroj en la tuta ĉeĥoslovaka antaŭmilita fortikaĵsistemo. Ĝi komencas per fuortaro Smolkov, kiu ja konstrue apartenis al sektoro Moravská Ostrava, sed iliaj ĉefaj armiloj – 10 cm haŭbizoj en la artileria fuorto – plifortigis la dekstran alon de la defendo de Opava-regiono. Ĉi tieaj objektoj estis planataj en ebenaĵo laŭlonge laŭ rivero Opava, la fortikaĵoj poste daŭrigis en milde ondiĝinta kaj trarigardebla tereno ĉirkaŭ urbo Opava, por ke ili ĉe urbeto Horní Benešov transiru ĝis arbaroriĉa kaj per profundaj ravinoj sulkigita tereno de montaro Jeseníky, konkrete en ties parton Hrubý Jeseník. Ĉe vilaĝo Nové Heřminovy la fortikaĵoj denove renkontiĝas kun supra fluo de la rivero Opava volvante sur ĝia suda riverbordo ĝis vilaĝo Karlovice, kie ili transiras la riveron. Ĉi tie jam la defendlinio ascendis ĝis supermara alteco ĉirkaŭ 800 m, en vilaĝo Mnichov norde de urbo Vrbno pod Pradědem ĝi lastfoje transiris valon de fonto de la rivero Opava kaj poste ĝi grimpis al monto Suchý vrch kun supermara alteco 941 m. Ĉi tie ankaŭ en la jaro 1938 fakte finis konstruata parto de la fortikaĵoj, kiun kontrolis kaj administris pionira grupa komandantejo IV en urbo Opava.

Sume 85 pezaj fortikaĵoj estis ekzistontaj en tiu ĉi sektoro kaj granda nombro de malpezaj fortikaĵoj, kiuj ĉirkaŭ la urbo Opava kreis eĉ tri sinsekvajn liniojn. En la sektoro oni komencis konstrui ankaŭ fuortaron Šibenice, kiu estis konstruata, sed nefinita pro eventoj en septembro 1938, okcidente de la urbo Opava proksime de vilaĝo Sádek.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.