4cm kanono modelo 36

El Vikipedio, la libera enciklopedio
4cm kanono modelo 36 en fuorto MO-S 19
Paftubo de la 4cm kanono, kiu faŭkas el porpafista ĉambro de infanteria fuorto N-S 82

4 cm kanono modelo 36 (ĉeĥe: 4 cm kanón vz. 36) estas ĉeĥoslovaka kontraŭtanka armilo, ĉe kiu estis komencita evoluo en produktĉambregoj de Uzinoj de Škoda por ĉeĥoslovakaj fortikaĵoj, kiuj estis konstruitaj en la intermilita periodo.

Evoluo de la armilo[redakti | redakti fonton]

En la komencoj de la produktado la armilo estis evoluigata en du diversaj kalibroj, nome en 37 kaj 47 mm. En la jaro 1935 en la uzinoj de Škoda oni produktis unuan duonaŭtomatan kontraŭtankan kanonon de kalibro 47 mm kun vertikala kojna fermilo. La paftubo de tiu ĉi armilo estis longa 2040 mm kaj sume ĝi havis 20 dekstreturnajn kanelojn. Post longdaŭra pafado la paftubo devis esti fridigita per akvo. Tiun ankaŭ eblis, okaze de damaĝigo, ŝanĝi. La tuta ŝanĝo daŭris 15 minutoj. La armilo havis enigitajn kvin sekurilojn kontraŭ neintenca ekpafo.

La kanono estis fiksigata en la fortikaĵoj en afustojn, kiu estis apartigita al parto suba kaj parto supra. El porpafista ĉambro devis eligi sole la paftubo de armilo, kiu devis esti fiksigita komune per lorno kaj fermglobo. La armilo havis kadencon de pafado 35 ekpafoj dum minuto. La armilo povis krei duobligitan armilon kun peza mitralo modelo 37.

En la jaro 1936 en ekzerca armea spaco en Milovice kaj en ekzercfuorto Jordán en Armea ekzerc-spaco Brdy oni unuan fojon provis la unuan prototipon de kanono A6. Post tio, kiam la armilo trairis tra pretendemaj testoj, la 12-an de novembro 1936 kunvenis en Ministerio de nacia defendo 18 oficiroj el armiga komisiono, kiuj devis decidi pri enkonduko de la armilo en armigon de la ĉeĥoslovaka armeo. Dum voĉdonado pri la enkonduko, levis la manon "por" 17 oficiroj. Baldaŭ al tio sekvis la unua mendo. Pri tiun tipon de montris intereson eĉ kelke da landoj (Argentinio, Belgio, Bolivio, Brazilo, Egiptio, Francio, Ĉilio, Jugoslavio, Peruo, Grekio, Siamo, Sovetunio kaj Svislando), sed pro kaŭzo de munkena interkonsento jam tiel ne okazis.

La priservo de la armilo povis ekceli per du manieroj kaj nome ekcela lorno modelo 36 aŭ helpe de la tiel nomata panorama mapo, kiu estis lokigita super la enafustigita armilo.

Produktado[redakti | redakti fonton]

Ministerio de nacia defendo mendis iom post iom en tri serioj 741 kanonojn. En la unua serio, kiu estis mendita la 8-an de julio 1937, estis liveritaj ĉiuj 268 menditaj armiloj. 21 pecoj el la suma nombro estis liveritaj en faro de memstara kanono. La restintaj 247 kanonoj estis liveritaj en faro kun peza mitralo en komuna afusto. La dua mendo, en kiu devis esti liveritaj 273 kanonoj, estis farita la 30-an de marto 1938, sed en la manojn de soldatoj venis eĉ ne unu peco. La tria serio, mendita en julio de 1938, enhavis liveron de 200 kanonoj.

Municio[redakti | redakti fonton]

Kiel municio por la 4 cm kanono modelo 36 oni kalkulis kun tri specoj de municio:

  • puŝa grenado mod. 36
  • kontraŭblenda grenado mod. 36
  • brosa grenado mod. 36

Fine en la armigadon venis nur unuj du tipoj de la municio. Ministerio de nacia defendo mendis ĉe Uzinoj de Škoda sume 125,000 puŝaj kaj 196,000 kontraŭblendaj grenadoj. Tiu ĉi municio estis fabrikata en municiaj fabrikoj en Adamov kaj en Dubnica nad Váhom

Uzo[redakti | redakti fonton]

La 4cm kanono modelo 36 estis uzota kiel ĉefa armilo sub betono en infanteriaj fortikaĵoj. Kelke da pecoj estis lokigitaj ankaŭ en kelkaj enirejfuortoj. Plu oni kalkulis kun tiu ĉi armilo en projektoj de izolitaj artileriaj fuortoj, kie ĝi estis servonta por defendi la enirejon kaj ĉe artileria turniĝonta turo.

En germana armeo[redakti | redakti fonton]

1944

Post anekso de la resto de Ĉeĥoslovakio la armeo de Tria regno pliriĉiĝis per tiu ĉi kanono kaj envicigis ĝin en sian armilaron sub markigo 4,7 cm PaK 36(t). En la jaro 1939 la unuaj armiloj aperis en linio de Siegfried. Uzo en granda la ĉeĥoslovaka kanono laŭ deveno ĝisatendis nur dum konstruado de Atlantika valo, ĉi tie ĝisatendis ĝin preskaŭ 493 konstruitaj objektoj. La armilo en unu peco ankaŭ ĝisatendis uzon en malgranda objekto de fuortaro Ludendorff, kiu estis parto de norda sektoro de fortikaĵlinio Oder-Warte-Bogen.

La armilo hodiaŭ[redakti | redakti fonton]

4cm kanono mod. 36 en Armea muzeo en Prago en Žižkov.

En hodiaŭa tempo tiu ĉi kanono aperas en 6 publikaj ekspozicioj:

  • armilo n-ro 173 lokigita en objekto N S-82 Březinka, ĉiokaze temas eĉ pri origina peco, kiu estis en tiu ĉi fuorto enmuntita en 1938.
  • kompilaĵo de devenaj kanonoj de produktaj numeroj 121, 245, 287, 353 kaj 375 lokigita en objekto K S-5 U potoka - kanono, kiu estis alveturigita en la jaro 2005 el Germana muzeo de okupacio.
  • armilo numero 258 lokigita en objekto MO S-19 Alej.
  • nekonata ekzemplero rekonstruita en objekto R S-87 Průsek.
  • armilo numero 144 (kun paftubo el armilo numero 229) en kolekto de Armea muzeo en Prago en Žižkov.
  • maketo de kanono lokigita en objekto K S-8 U nádraží.