Artileria fuorto

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Artileria fuorto N-D-S 75 Zelený de fuortaro Dobrošov
Maketo de 10cm haŭbizo modelo 38 en kazemato de artileria fuorto N-D-S 75 Zelený
Artileria fuorto MO-Sm-S 39 U trigonometru de fuortaro Smolkov

Artileria fuorto estas ĉeĥoslovaka termino uzata por marki ferbetonan objekton konstruita enkadre de konstruado de antaŭmilitaj fortikaĵoj kun artilerio lokigita en porpafista ĉambro.

Divido de la artileriaj fuortoj[redakti | redakti fonton]

Konstrue finitaj artileriaj fuortoj estis konstruitaj ĉiam kiel konsisto de artileria fuortaro, konstruado de izolita versio estis preparata, sed eĉ ne unu kazo nerealigita. Fuortara versio de la objekto estas ĉiam (krom unu kazo) dividita en du etaĝojn – batala kaj subtera. La objekto estas kunigita kun la subterejo de la fuortaro per vertikala lifta kaj ŝtupareja ŝaktoj.

Pro tempaj kaj financaj kaŭzoj en la jaro 1938 oni komencis cedi de konstruado de ceteraj artileriaj fuortaroj. Kiel anstataŭaĵo de okazis preparo de konstruado izolitaj artileriaj fuortoj. Sur la norda limo estis anstataŭigitaj de ili projektoj de fuortaroj Milotický vrch kaj Kronfelzov. Sur la suda limo estis kalkulita kun neniu fuortaro, do ĉi tie izolitaj artileriaj fuortoj devis estiĝi plej baldaŭ. Rilate al tio, ke estis necese deponigi en ili krom aliaj ankaŭ grandajn provizojn de dimensia pafaĵo, diference de la fuortara versio, ili devis esti trietaĝaj.

Konstruado de la artileriaj fuortoj[redakti | redakti fonton]

Direkcio de fortikigaj laboroj emfazis pro kaŭzo de konservo de maksimuma rezistkapablo tion, por ke ĉiu objekto de la fortikaĵoj estu betonita en unu fojo. Rilate al grandaj dimensioj de la artileria fuorto ne eblis plenumi tion, do la betonado okazis en du fazoj. Hodiaŭ estas sur kelkaj objektoj videbla tiel ĉi estiĝinta dilata interspaco, eĉ kiam devene devis kovri ĝin ŝtuko. La fuortaraj artileriaj fuortoj estis konstruitaj en la plej forta IV-a klaso de rezistkapablo, ĉe izolitaj artileriaj fuortoj estis planita la III-a klaso de rezistkapablo.

Priskribo de la artileria objekto[redakti | redakti fonton]

En la supra (batala) etaĝo troviĝas tri porpafistaj ĉambroj, kie devis esti instalitaj haŭbizoj de kalibro 100 mm. Plu ĉi tie troviĝas deponejoj de pafaĵo (M3), kloŝaj ŝaktoj, ŝakto por duopo de ŝarĝliftoj kaj ŝakto ŝtupareja. La lifta kaj la ŝtupareja ŝaktoj kondukas ankaŭ tra suba etaĝo, kie estis konstruitaj loĝigspacoj, sociaj ekipaĵoj kaj lavejoj, komandanteja posteno, posteno por artileriaj gvatistoj, telefonistoj, filtrilejo de aero kaj kaptejoj por elpafitaj kartoĉoj. El la suba etaĝo estis establita savelirejo kondukanta en diamanta fosaĵo. Sub la fuorto en la interno de la fortikaĵo sub la objekto estis konstruita duopo de ĉambrego de municia deponejo M2, kiuj estis kunigitaj per kunigkoridoroj kun la lifta ŝakto. La tria malpli granda ĉambrego servis kiel komandantejo de la fuorto kaj centrejo de gvidado de la pafado.

Armilaro[redakti | redakti fonton]

Ĉe kelkaj fuortaraj artileriaj fuortoj estis de komence planita armigo per triopo de 8cm kazemataj kanonoj, sed ilij ne tro bonaj ecoj gvidis Uzinoj de Škoda en Plzeň al cedo de livero. Pro tiu kaŭzo estis decidite instali rapidpafajn haŭbizojn modelo 38 de kalibro 100 mm (armilo Y – pafdistanco 11950m – kadenco 20 pafoj/min.) en ĉiujn planitajn objektojn. Sed tiuj ĉi armiloj en septembro de 1938 ne estis fabrikitaj, do devis anstataŭigi ilin improvizita pafpasteno de montaraj kanonoj modelo 15 (kalibro 75 mm). Tiuj ĉi postenoj estis neniel kovrataj antaŭ malamika pafado, sed nur antaŭ malfavoro de vetero per ligna tegmentejo.

Ĉiuj armiloj en la fuorto (krom personaj armiloj de la garnizono), do plejparte leĝeraj mitraloj modelo 26 kaj la haŭbizoj, estis lokigitaj en specialaj afustoj, kiuj ebligis pli precizan pafadon.

Helpanto por ŝirmi nepripafatajn spacojn estis grenad-deglitilo, kiu estis celita en la diamantan fosaĵon.

Kuriozaĵoj[redakti | redakti fonton]

Inter la artileriaj fuortoj eblas trovi du signifajn kuriozaĵojn. Objekto K-S 45 "Jabůrek" de fuortaro Adam devis esti pro abrupra deklivo konstruita kiel trietaĝa. La randa porpafista ĉambro estis konstruita en nivelo de la suba etaĝo de la ceteraj porpafistaj ĉambroj kaj kun tio, ke ties suba etaĝo estis aranĝita ankoraŭ je nivelo pli sube.

Enkadre de nekonstruita ekzercejo Orlík, devis esti konstruita unika kvinembrazura artileria fuorto. Kiel ununura ĝi devis esti ambaŭflanka. En unu flanko devis troviĝi tri batalembrazuroj, en la alia du ekzercaj.

Rilataj artikoloj[redakti | redakti fonton]