Sádek (Velké Heraltice)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Por aliaj signifoj, bv. rigardi la apartigilan paĝon: Sádek
Sádek
germane Zattig
vilaĝo
Preĝejo de Ĉielpreno de Virgulino Maria
Oficiala nomo: Sádek
Ŝtato Ĉeĥio Ĉeĥio
Regiono Moraviasilezia regiono
Distrikto Distrikto Opava
Administra municipo Velké Heraltice
Historia regiono Silezio
Montaro Nízký Jeseník
Memorindaĵo Šibenice fuortaro
Domoj 92 2009
Rojo Herlička
Situo Sádek
 - alteco 362 m s. m.
 - koordinatoj 49° 57′ 10″ N 17° 44′ 52″ O / 49.95278 °N, 17.74778 °O / 49.95278; 17.74778 (mapo)
Katastro 11,17 km² (1 117 ha) Sádek u Opavy
Loĝantaro 254 (2021)
Denseco 22,74 loĝ./km²
Unua skribmencio 1250
Horzono MET (UTC+1)
 - somera tempo MET (UTC+2)
Poŝtkodo 747 75
Situo enkadre de Ĉeĥio
Situo enkadre de Ĉeĥio
Situo enkadre de Ĉeĥio
Vikimedia Komunejo: Sádek (Velké Heraltice)
Portalo pri Ĉeĥio

Sádek (germane Zattig) estas vilaĝo en Ĉeĥio, parto de municipo Velké Heraltice en distrikto Opava en Moraviasilezia regiono, proksimume 12 km de urbo Opava. La dua plej proksima urbo estas 18 km malproksima urbo Krnov. Oriente etendiĝas negranda domaro Sádecký dvůr. Sádek situas en katastra teritorio Sádek u Opavy kun areo 11,17 km², ĝi havas 92 domojn kaj en la jaro 2021 ĉi tie daŭre vivis 254 loĝantoj.

Historio[redakti | redakti fonton]

La unua skribmencio pri la vilaĝo devenas el la jaro 1250, kiam ĝi apartenis al Velehrada monaĥejo. Post la velehradaj Cistercianoj posedantoj fariĝis Bírkové z Násilé kaj post ili grafoj Bruntálští z Vrbna, dum kiuj Sádek fariĝis konsisto de senjorujo Heraltice. Ĝis la jaro 1848 la administradon de la municipo en reprezento de superularo plenumis vokto. Post nuligo de patrimonia administrado estis enkondukita municipa aŭtonomio.

La vilaĝo estis tute loĝigita de germanoj, en la jaro 1864 ĝi havis 64 domojn kaj 462 loĝantojn. Germana lernejo estis en Sádek jam en la jaro 1775. Konsisto de la municipo estis ankaŭ domaro Sádecký dvůr, kiu etendiĝis proksime de la vilaĝo. Tiu ĉi granda senjora kortego en la jaro 1927 fariĝis la tn. restuma bieno kaj tiutempe ĉi tien venis la unuaj ĉeĥaj domaranoj. Tio signifis komencon de la ĉeĥa minoritato en Sádek. Estiĝis ĉi tie ĉeĥa minoritata lernejo, kiu ekde la jaro 1929 havis propran konstruaĵon aĉetita kaj riparita. Estis en ĝi ankaŭ infanlernejo.

20-a jarcento[redakti | redakti fonton]

Post estiĝo de memstara Ĉeĥoslovakio plenumis la administradon de la municipo municipa reprezentantaro, en kiu la ĉeĥa minoritato havis unu reprezentanton. La plej forta partio en intertempa periodo estis en Sádek Sudetgermana partio, kiu karakterrize partoprenis en disfalo de Ĉeĥoslovakio. Post Munkena interkonsento kaj alveno de germana armeo en oktobro de 1938 la ĉeĥa loĝantaro devis forlasi la municipon kaj ties posedaĵo estis konfiskita.

La vilaĝo estis liberigita fare de soveta armeo la 6-an de majo 1945. Post postmilitaj peripetioj estis en la jaro 1946 sudetgermanoj ellandigitaj, kaj venas novaj ekloĝintoj. Sádek fariĝis en la jaro 1976 loka parto de municipo Velké Heraltice.

Memortabulo al Jan Kubiš

En tempo de kreskanta endanĝerigo de Ĉeĥoslovakio komencis en la jaro 1935 konstruado de fuortoj laŭlonge laŭ tiamaj limoj kun Germanio. El linio de la pezaj fortikaĵoj estis ĝis fino de septembro de 1938 kiel lasta en Silezio konstruita infanteria fuorto OP-S 38 norde de Sádek. La fuorto estis trikloŝa, sed ĝi jam ne estis ekipita per fortikaĵaj kanonoj. Ekde la jaro 1936 estis kreataj specialaj taĉentoj nomataj gardistaj batalionoj. La tria roto de gardista bataliono XIII estis traslokita el Litultovice ĝis Březová kaj en aprilo de 1938 parto de la roto transloĝiĝis ĝis Sádek. Soldatoj ekloĝis en fajroestingista armilejo, ilia komandanto estis serĝento Jan Kubiš. Post malmobilizo li venis en Grandan Brition, kie li partoprenis ekzercadon kaj en la jaro 1941 li estis aktivigita en Protektorato Bohemio kaj Moravio kiel membro de grupo Anthropoid. Li faris kun Jozef Gabčík atencon kontraŭ regna protektoro Heydrich. La heroon Jan Kubiš rememorigas en Sádek memortabulo lokigita en la jaro 2010 sur la fajroestingista armilejo, kie li en la problema tempo en la jaro 1938 restadis.

Loĝantaro[redakti | redakti fonton]

Evoluo de nombro de loĝantoj
La datoj devenas el datumbazo de Vikidatumoj


JaroLoĝantoj
1869495
1880525
1890543
1900506
1910523
1921497
JaroLoĝantoj
1930472
1950290
1961354
1970338
1980317
1991309
JaroLoĝantoj
2001322
2011281
2021254

Situo kaj interesaĵoj[redakti | redakti fonton]

Sádek etendiĝas sur monteto super valo de ĉirkaŭ rojo Herlička, en regiono de Nízký Jeseník. La municipo ricevis sian nomon laŭ grupo de fiŝlagoj kaj arvaj areoj, kiu troviĝas en ĝia ĉirkaŭaĵo kaj ili kiuj ĝis hodiaŭ konserviĝis nur tri. Sudokcidente limigas la municipon densa arbaro, tra kiu kondukas pado ĝis proksima Kamenec. La supozatan defendlinion kreas ampleksa reto de ferbetonaj fuortoj kaj fortikaĵoj, konstruitaj en la 1930-aj jaroj. Plej karakteriza memorindaĵo de tiu tempo estas artileria fuortaro Šibenice nordoriente, survoje al Velké Heraltice.

Filia preĝejo de Ĉielpreno de Virgulino Maria estas la plej granda memorindaĵo de la muncipo. Ĝi estis konstruita en la jaro 1865. Proksime de la vilaĝo situis tuj tri ventmuelejoj, el kiuj konserviĝis sole unu, en la aro 1878 transveturigita ĝis Choltice.

Memorindaĵoj[redakti | redakti fonton]

Riparata fajroestingista armilejo kun memortabulo

Pluaj fotografioj[redakti | redakti fonton]