Svingoĵetilo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo

Svingoĵetilo estas distancarmilo, kiu de la antikvo ĝis la mezepoko estis vaste uzata. Simplaj svingoĵetiloj konsistis el longa ŝnuro aŭ bendo ledaŝtofa kies mezo havis etan konkavaĵon por la ĵetaĵo.

Svingoĵetilo

La svingoĵetisto per unu mano kaptas la du ekstremojn de la bendo, metas ĵetaĵon (ekzemple ŝtonon aŭ metalpecon) en la konkavaĵon kaj eksvingas la ĵetilon. Tiel la militisto povas doni al la ĵetaĵo pli grandan rapidecon ol per brako sen helpilo. Post atingo de sufiĉa rapideco, la svingoĵetisto malkaptas unu ekstremon de la bendo kaj sekve la ĵetaĵo disiĝas de la ĵetilo kaj pafiĝas antaŭen (direktite al la malamiko).

La malpezaj trupoj en Helenio kaj Romio konsistis grandaparte el svingoĵetistoj. Ankaŭ la armeo de la inkaa imperio en kelkaj regionoj enhavis ilin. Laŭ la hebrea Biblio, la izraelida knabo Davido uzis svingoĵetilon por venki la filiŝtan giganton Goliato.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]