Gerhard Lenski

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Gerhard Lenski
Persona informo
Gerhard Lenski
Naskiĝo 13-an de aŭgusto 1924 (1924-08-13)
en Vaŝingtono
Morto 7-an de decembro 2015 (2015-12-07) (91-jaraĝa)
Lingvoj angla vd
Loĝloko Edmonds vd
Ŝtataneco Usono vd
Alma mater Universitato Yale vd
Familio
Infanoj Richard Lenski vd
Profesio
Okupo sociologo • universitata instruisto vd
Laborkampo sociologio pri religio vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Gerhard Emmanuel Lenski (naskiĝis la  13-an de aŭgusto 1924(nun 1924-08-13) en Vaŝingtono, mortis la 7-an de decembro 2015) estis usona sociologo konata pro siaj kontribuoj al la sociologio de religio, socia malegaleco, kaj pro la enkonduko al la teorio ekologia-evolucia. Li laboris kiel kriptografiisto ĉe la Usona Aerarmeo en Anglio dum la Dua Mondmilito, studis ĉe la Universitato Yale kie li ricevis gradojn BA en 1947 kaj FD en 1950. Li estas nun emerita profesoro de la Universitato de Norda Karolino ĉe Chapel Hill, kie li iam laboris kiel estro de la katedro de la Departamento de Sociologio, 1969–72, kaj de la katedro de la Divizio de Sociaj Sciencoj, 1976-78. Li ricevis premiojn antaŭ-doktorigan ĉe la Social Science Research Council, 1949–50, kaj poste kiel Senior Faculty Fellowship, 1961–62; stipendion Guggenheim, 1972–73; kaj IREX por vizitanta profesoro por Pollando, 1978, kaj Hungario, 1988. Li laboris kiel Vicprezidento de la American Sociological Association, 1969–70, kaj estis nomumita por Prezidento en 1972. Li estis ankaŭ Prezidento de la Southern Sociological Society, 1977–78, kaj elektita membro de la American Academy of Arts and Sciences, 1976. En 2002, li ricevis premion Career of Distinguished Scholarship Award de la American Sociological Association. Kelkaj liaj verkoj estis tradukitaj al la germana, sveda, hispana, pola, kaj ĉina (kaj al kontinenta kaj al tajvana). Li edziĝis al Jean Cappelmann en 1948, kiu mortiĝis en 1994, kaj edziĝis al Ann Blalock en 1996. Liaj gefiloj estas Jean, Robert, Katherine, kaj Richard, kaj nepoj, Susan, Kathleen, kaj James.

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  • Lenski, Gerhard. (May 2005) Ecological-Evolutionary Theory: Principles and Applications. Paradigm Publishers. ISBN 1-59451-101-2.
  • Lenski, Gerhard. (1961) The Religious Factor : A Sociological Study of Religion's Impact on Politics, Economics, and Family Life. Doubleday U.S..