Dominhierarkio

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Kojnkrona kapuĉino estas specio kun klara Dominhierarkio.

Dominhierarkio aperas kiam membroj de socia grupo interagadas, ofte agreseme, por krei rangosistemon. En socie vivantaj grupoj, membroj verŝajne estas konkurencantoj por aliro al limigitaj resursoj kaj sekspariĝaj oportunoj. Pli ol lukti ĉiam kiam ili kuniĝas, oni formas relativajn rilatarojn inter membroj de la sama sekso. Tiu ripeta interagado kondukas al la kreado de socia ordo kiu estas subjekto al ŝanĝo ĉiam kiam dominanta animalo estas defiata de subulo.

Tiu montro de intraseksa konflikto povas esti observata en unu el du sistemoj. La socia ordo povas esti ĉu linia aŭ despota. En linia rangosistemo (ofte menciata kiel bekordo, ĉiu membro de la sekso estas agnoskata ĉu kiel dominanta aŭ kiel subulo rilate al alia, kreante linian distribuado de rangoj. Ekzemple, grupoj de punktohienoj kaj de brunaj hienoj montras linian dominadon. Ĉe despota sistemo, unu membro estas konsiderata dominanta dum ĉiuj aliaj membroj de la vivogrupo estas same submetataj. Ekzemploj de despotaj sociaj sistemoj troviĝas ĉe surikatoj, lupoj, masklaj goriloj, kaj likaonoj.[1]

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. Alcock, John. Animal Behavior: An Evolutionary Approach. Sunderland, MA: Sinauer Associates, 2005.