Mario Benedetti

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Mario Benedetti

Mario Orlando Hamlet Hardy Brenno Benedetti Farugia, (naskiĝis en Paso de los Toros, la 14-an de septembro 1920 - mortis en Montevideo, la 17-an de majo 2009) estis urugvaja eseisto, verkisto kaj poeto.

Biografio[redakti | redakti fonton]

Mario Benedetti naskiĝis la 14-an de septembro 1920 en Paso de los Toros, Urugvajo. Li estis la filo de Brenno Benedetti kaj Matilde Farugia.

Li loĝis ĉe Paso de los Toros kun sia familio dum du jaroj antaŭ la familio translokiĝis al Tacuarembó pro negocoj. Post malsukcesa ĉeesto en Tacuarembó, kie ili estis la viktimoj de fraŭdo, la familio translokiĝis al la ĉefurbo Montevideo kiam Mario Benedetti estis kvarjara. En 1928 li ekstudis en la germana lernejo de Montevideo, kie li restis ĝis 1933. Poste li studis en la Liceo Miranda dum unu jaro. Mezlernejon li finis sendimplome en 1935, en la Liceo Miranda, kaj poste daŭrigis laŭ libera maniero pro financaj problemoj. Ekde siaj dekkvara vivojaro li laboris ĉe la entrepreno Will L. Smith, S.A. (aŭto-eroj).

Inter 1938 kaj 1941 li loĝis preskaŭ konstante en Bonaero, Argentino.

En 1945 li eniris la redakcian teamon de ĉiusemajna gazeto Marcha (Marŝado), kie li restis ĝis 1974, kiam ĝi estis fermita de la registaro de Juan María Bordaberry. En 1954 li estis elektita kiel literatura redaktoro de tiu gazeto. La 23an de marto de 1946 li geedziĝis kun Luz López Alegre, sia plena amo kaj vivkunulo. En 1948 li redaktoris la literaturan gazeton Marginalia. Li aperigis la esearon Peripecia y novela.

En 1949 li estis membro de la redakta konsilantaro de Número, unu el la literaturaj gazetoj plej elstaraj de tiu epoko. Li partoprenis aktivule en la movado kontraŭ la Militista Traktato kun Usono. Tiu ĉi estis lia unua aktivula agado. Tiun saman jaron li ricevis la premion Premio del Ministerio de Instrucción Pública pro sia unua rakontaro, Esta mañana (Ĉimatene). Mario Benedetti ricevis tiun premion ripetfoje ĝis 1958, kiam li ekmalakceptis ĝin sisteme pro samdirekta malakcepto de ties regularo.

En 1964 li laboris kiel priteatra kritikisto kaj kunredaktoro de la ĉiusemajna literatura paĝo «Al pie de las letras» de ĵurnalo La mañana (Mateno). Li kunlaboris kiel humoristo en la gazeto Peloduro (Durharulo). Li verkis prikinan kritikon en La tribuna popular. Li revenis al Kubo partopreni la ĵurion de la konkurso Casa de las Américas. Li partoprenis renkontiĝon pri Rubén Darío. Li veturis al Meksiko partopreni la II Congreso Latinoamericano de Escritores (2a Latinoamerika Kongreso de Verkistoj).

Li partoprenis la Congreso Cultural de La Habana (Kultura Kongreso de La Habana) per prelego “Sobre las relaciones entre el hombre de acción y el intelectual" (Pri la rilatoj inter aktivulo kaj intelektulo) kaj iĝis membro de la Reganta Konsilantaro de Casa de las Américas (Amerikara Hejmo). En 1968 li fondis kaj regis la Centro de Investigaciones Literarias de Casa de las Américas (Priserĉa Institucio Priliteratura).

Kun membroj de Movimiento de Liberación Nacional - Tupamaros (Liberignacia Movado), li fondis en 1971 la movadon 26 de Marzo, asocio kiu partoprenis maldekstran koalicion Frente Amplio (Ampleksa Fronto) ekde la komenco. Benedetti estis ties reganto.

Li estis nomumita direktoro de la Departamento de Literatura Hispanoamericana (Instruistaro pri Hispanamerika Literaturo) en la Facultad de Humanidades y Ciencias (Altlernejo pri Sciencoj kaj Beletroj) de la Respublika Universitato.

Li aperigis Crónica del 71, politika kolekto de artikoloj antaŭe publikitaj en la gazeto Marcha plejparte, neeldonita poemo kaj tri diskursoj prononcitaj dum la kampanjo de la Frente Amplio. Li aperigis ankaŭ Los poemas comunicantes (Komunikaj poemoj), kun intervjuoj faritaj al kelkaj latinamerikaj poetoj.

En 1973, post la militista puĉo kaj pro sia implikiĝo kun marksista insurekciado, li estis devigita forlasi Urugvajon, kaj pro tio renoncis sian postenon en la Universitato kaj ekekziliĝos en Bonaero. Li trakuris Argentinon, Peruon, Kubon kaj Hispanion. Estis dek longaj jaroj for de sia lando kaj edzino, kiu devis resti ĉe ili zorgante ambaŭ patrinojn.

La filmo La tregua (Batalpaŭzo), pri lia samtitola romano kaj reĝisorita de Sergio Renán, estis nomumita por la 47aj premioj Oscar en 1974, por la Oscar al plej bona fremda filmo. Fine, la premion ricevis la 8an de aprilo de 1975 itala filmo Amarcord.

En 1976 li revenis en Kubon, tiam kiel ekzilulo, kaj reeniris la konsilantaron de Casa de las Américas. En 1980 li translokiĝis al Palma de Mallorca. Post du jaroj li ekkunlaboris ĉiusemajne por ĵurnalo El País. En 1983 li translokiĝis al Madrido.

Li revenis al Urugvajo marte de 1983, ekante la memnomitan epokon desexilio (malekzilo), kialo de kelkaj da siaj verkoj. Li estis nomumita membro de la Eldona Konsilantaro de nova gazeto Brecha (Murtruo), kio pludaŭros la direkton de Marcha, interrompita en 1974.

En 2004 premieris en Romo, Italio, dokumenta filmo pri la vivo kaj la poezio de Mario Benedetti, titolita "Mario Benedetti y otras sorpresas" (Mario Benedetti kaj aliaj surprizoj). La filmo, verkita kaj reĝisorita de Alessandra Mosca, kaj ĉefrolulita de Benedetti, estis protektata de la urugvaja ambasadejo en Italio. La filmo partoprenis la Festival Internacional del Nuevo Cine Latinoamericano de La Habana, la 19an Festival del Cinema Latinoamericano di Trieste kaj la Festival Internacional de Cine de Santo Domingo.

En 2005, Mario Benedetti aperigis la poemaron Adioses y bienvenidas (Adiaŭoj kaj bonvenigoj). Tiam ankaŭ prezentiĝis la dokumenta filmo Palabras verdaderas (Veraj vortoj), kie la poeto aperas.

Mario Benedetti interloĝis en Urugvajo kaj Hispanio, plenumante siajn multnombrajn devigojn. Post forpaso de sia edzino Luz López, la 13an de aprilo de 2006, viktimo de la malsano de Alzheimer, Benedetti translokiĝis definitive al sia hejmo en kvartalo Centro de Montevideo, Urugvajo. Pro tio, Benedetti donacis parton de sia persona biblioteko en Madrido al Centro de Estudios Iberoamericanos Mario Benedetti de la Universitato de Alicante.

La 17-an de majo 2009 Benedetti mortis 88-jara en sia hejmo de Montevideo.[1][2] Oni nomumis mortfestejon la Leĝdona Palaco de Montevideo. La urugŭaja registaro dekretis nacian funebron kaj ordonis ke oni honoru lin ĉe la "Salono de la Perditaj Pasoj" des 12:00 GMT, lundo la 18-a de majo.[3]

Omaĝoj kaj premioj[redakti | redakti fonton]

En 1980 li ricevis de la Ŝtata Konsilantaro Kuba la Orden Félix Varela.

En 1986 li ricevis la premion Jristo Botev de Bulgario, pro sia poema kaj esea verkaro. En 1987 li ricevis en Bruselo la premion Llama de Oro (Orflamo) de Internacia Amnestio pro sia romano Primavera con una esquina rota (Printempo kun rompita stratangulo). En 1989 li ricevis la Medalla Haydeé Santamaría de la Ŝtata Konsilantaro de Kubo.

En 1997 li ricevis titolon Doktoro honoris causa de la Universitato de Alicante. La 31an de majo de 1999 li ricevis la VIII Premio Reina Sofía de Poesía Iberoamericana, kun 6.000.000 da pesetoj. La Fundación Cultural y Científica Iberoamericana José Martí (Iberamerika Fondaĵo Kulturscienca) donis al li la 29an de marto de 2001 la 1an Iberamerikan premion José Martí.

La 19an de novembro de 2002 li estis nomumita Ciudadano ilustre (Elstara Civitano) de Urbestraro de Montevideo, en ceremonio prezidata de urbestro Mariano Arana.

En 2004 li ricevis la premion Etnosur.

La 7an de junio de 2005 li ricevis la 19an Internacian Premion Menéndez Pelayo, konsistanta je 48.000 kaj la Medalla de Honor de la Universidad Internacional Menéndez Pelayo. La premio, atribuita de la Universidad Internacional Menéndez Pelayo, estas omaĝo al laboro de elstaruloj en literatura aŭ scienca kreado, kaj en hispana kaj en portugala lingvoj.

Verkaro[redakti | redakti fonton]

La verkaro de Mario Benedetti troviĝas ĉe:

Rakontoj[redakti | redakti fonton]

  • Esta mañana y otros cuentos, 1949.
  • Montevideanos, 1959.
  • Datos para el viudo, 1967.
  • La muerte y otras sorpresas (Morto kaj aliaj surprizoj), 1968.
  • Con y sin nostalgia, 1977.
  • Geografías, 1984.
  • Recuerdos olvidados (Forgesitaj memoraĵoj), 1988.
  • Despistes y franquezas, 1989.
  • Buzón de tiempo, 1999.
  • El porvenir de mi pasado, 2003.

Teatro[redakti | redakti fonton]

Romanoj[redakti | redakti fonton]

  • Quién de nosotros (Kiuj el inter ni), 1953.
  • La tregua (Batalpaŭzo), 1960.
  • Gracias por el fuego (Dankon pro la fajro), 1965.
  • El cumpleaños de Juan Ángel, 1971.
  • Primavera con una esquina rota (Printempo kun rompita stratangulo), 1982.
  • La borra del café, 1992.
  • Andamios, 1996.

Poemoj[redakti | redakti fonton]

  • La víspera indeleble, 1945.
  • Sólo mientras tanto, 1950.
  • Poemas de la oficina (Poemoj de la oficejo), 1956.
  • Poemas del hoyporhoy, 1961.
  • Inventario uno, 1963.
  • Noción de patria, 1963.
  • Próximo prójimo, 1965.
  • Contra los puentes levadizos, 1966.
  • A ras de sueño, 1967.
  • Quemar las naves (Bruligi la ŝiparon), 1969.
  • Letras de emergencia, 1973.
  • La casa y el ladrillo (Hejmo kaj briko), 1977.
  • Cotidianas, 1979.
  • Viento del exilio, 1981.
  • Preguntas al azar, 1986.
  • Yesterday y mañana, 1987.
  • Canciones del más acá, 1988.
  • Las soledades de Babel, 1991.
  • Inventario dos, 1994.
  • El amor, las mujeres y la vida (Amo, virinoj kaj vivo), 1995.
  • El olvido está lleno de memoria (La forgeso estas plena je memoro), 1995.
  • La vida ese paréntesis, 1998.
  • Rincón de Haikus, 1999.
  • El mundo que respiro, 2001.
  • Insomnios y duermevelas, 2002.
  • Inventario tres, 2003.
  • Existir todavía, 2003.
  • En defensa propia. 2004.
  • Memoria y esperanza, 2004.
  • Adioses y bienvenidas, 2005.
  • Canciones del que no canta, 2006.

Esearo[redakti | redakti fonton]

  • Peripecia y novela, 1946.
  • Marcel Proust y otros ensayos, 1951.
  • El país de la cola de paja, 1960.
  • Literatura uruguaya del siglo XX. 1963.
  • Letras del continente mestizo, 1967.
  • El escritor latinoamericano y la revolución posible (Latinamerika verkisto kaj ebla revolucio), 1974.
  • Notas sobre algunas formas subsidiarias de la penetración cultural, 1979.
  • El desexilio y otras conjeturas, 1984.
  • Cultura entre dos fuegos, 1986.
  • Subdesarrollo y letras de osadía, 1987.
  • La cultura, ese blanco móvil, 1989.
  • La realidad y la palabra, 1991.
  • Perplejidades de fin de siglo, 1993.
  • El ejercicio del criterio, 1995.

Notoj[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]