Ukraina Ruĝa Kruco

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Ukraina Ruĝa Kruco
Товариство Червоного Хреста України
Emblemo de Ukraina Ruĝa Kruco
Lando  Ukrainio
Tipo societo de humanitara helpo
Celo nacia kriza, katastrofa, ambulanca kaj sango-banka servo
Fondiĝo 18-a de aprilo 1918
membro de Internacia Federacio de Societoj de Ruĝa Kruco kaj Ruĝa Krescento
Sidejo Kievo
Interretejo https://redcross.org.ua/
vdr

La organizaĵo Ukraina Ruĝa Kruco - ukraine Товариство Червоного Хреста України, Tovaristvo Ĉervonoho Ĥresta Ukrajinj - estas societo de humanitara helpo en Ukrainio, kies celo estas provizi nacian krizan, katastrofan, ambulancan kaj sango-bankan servon. La societo membras en la Internacia Federacio de Societoj de Ruĝa Kruco kaj Ruĝa Krescento, internacie kunlaboras tie kun aliaj internaciaj societoj de humanitara helpo kaj precipe kun la aliaj naciaj asocioj de la federacio. Ĝia sidejo estas en Kievo, kaj laŭ la stato de 2020 kiel prezidanto funkcias Mikola Poliŝĉuk.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]