Katara Ruĝa Krescento

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Katara Ruĝa Krescento
جمعية الهلال الأحمر القطري
Emblemo de Katara Ruĝa Krescento
Lando  Kataro
Tipo societo de humanitara helpo
Celo nacia kriza, katastrofa, ambulanca kaj sango-banka servo
Fondiĝo 1978
Fondiĝloko Doho, Kataro
membro de Internacia Federacio de Societoj de Ruĝa Kruco kaj Ruĝa Krescento
Sidejo Doho
Interretejo https://www.qrcs.org.qa/
vdr

Katara Ruĝa Krescento (angle Qatar Red Crescent Society, QRCS; arabe جمعية الهلال الأحمر القطري) la katara branĉo de la Ruĝa Krescento, estis fondita en 1978. En 1981, ĝi akiris internacian agnoskon de la Internacia Komitato de la Ruĝa Kruco en Ĝenevo kaj aliĝis al la Internacia Federacio de Societoj de Ruĝa Kruco kaj Ruĝa Krescento (IFRC). Ĝi ankaŭ estas membro de la Sekretariejo de Arabaj Societoj de Ruĝa Krescento en Ĝido.[1] Ĝi fariĝis la unua homama organizaĵo en Kataro kiu establis virinan branĉon en 1982.[2]

Katara Ruĝa Krescento havas ĉefsidejon en Doho, sed la organizaĵo funkcias ĉie en la lando. Ĝia ĉefa celo estas redukti malutilajn efikojn de katastrofo kaj malpezigi suferon kontribuante sociajn kaj humanitarajn servojn koincide kun la misio de ĝia tegmenta organizaĵo, la Ruĝa Krescento.[3]


Ĉefsidejo de Katara Ruĝa Krescento en Doho

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Pages - Foundation & Specialty. www.qrcs.org.qa. Arkivita el la originalo je 2015-07-10. Alirita 2015-07-09.
  2. Women and the community. The Public Works Authority 'Ashghal'. Alirita 02/09/2022.
  3. Qatar Red Crescent Society. berkleycenter.georgetown.edu. Arkivita el la originalo je 2015-07-10. Alirita 2015-07-09.

Fonto[redakti | redakti fonton]

En tiu ĉi artikolo estas uzita traduko de teksto el la artikolo Qatar Red Crescent Society en la angla Vikipedio.