Guillaume-Henri Dufour

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Guillaume-Henri Dufour
Persona informo
Guillaume Henri Dufour
Naskiĝo 15-an de septembro 1787 (1787-09-15)
en Konstanco
Morto 14-an de julio 1875 (1875-07-14) (87-jaraĝa)
en Eaux-Vives
Tombo Cemetery of Kings vd
Lingvoj franca vd
Ŝtataneco Respubliko de ĜenevoFrancioSvislando vd
Alma mater Franca Politeknika Lernejo vd
Subskribo Guillaume-Henri Dufour
Memorigilo Guillaume-Henri Dufour
Profesio
Okupo kartografo • konstruinĝeniero • politikistomilitistourbanizisto vd
Aktiva en BernoĜenevo vd
Verkado
Verkoj Passerelle de Saint-Antoine ❦
Ponte des Bergues vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Guillaume-Henri DUFOUR, naskiĝis la 15-an de septembro 1787 en Konstanco kaj mortis la 14-an de julio 1875 en Les Eaux-Vives, civitano de Ĝenevo, estis la unua generalo de la Svisa Armeo kaj estis unu el la kvin fondintoj de la Internacia Komitato de la Ruĝa Kruco kaj de 1863 ĝis 1864 ties unua prezidanto. Dufour estis oficiro, politikisto, kartografo kaj humanisto.

Guillaume-Henri Dufour

Vivo[redakti | redakti fonton]

Guillaume-Henri Dufour naskiĝis en la jaro 1787 kiel filo de Bénédict kaj Pernette Valentin en Konstanco. Lia patro estis horloĝisto kaj poste deputito de la Nacia Asembleo de Ĝenovo. La familio Dufour remigris al Ĝenevo en la jaro 1789, kie Guillaume-Henri vizitis la lernejon kaj poste studis filizofion kaj fizikon. En la jaro 1798 Ĝenevo estis integrita al Francio kaj Dufour kiel franca civitano studis de 1807 ĝis 1809 studis al la politeknika lernejo de Parizo kaj poste en Metz. Pro la brita marblokeo Dufour sen fini sian studon estis sendita al Kurfo, kie li restis en la franca armeo ĝis 1814. Dum batalo ĉe la marbordo li brulvundiĝis. Samjare li edziĝis kaj havis kun sia edzino kvar filinojn. En la jaro 1817 en la rango de kapitano li forlasis la francan armeon kaj reiris al Ĝenevo, kiu en la jaro 1815 aliĝis al Svislando. Samjare li aliĝis al la nove kreita Svisa Armeo kaj en la jaro 1827 fariĝis kolonelo. En la jaro 1831 li fariĝis ĉefo de la generalstabo kaj la 21-an de oktobro 1847 la Svisa Dieto elektis lin kiel generalo de la Svisa Armeo. En la nur kvarsemajna Apart-Federacia Milito li sukcesis konservi la unuecon de Svislando. Gravaj aktivecoj de Dufour estis la konstruado de fortikaĵoj, li estis kartografo pro kio laŭ li nomiĝas la Dufour-mapo kaj la plej alta monto de Svilando Dufour-Pinto.[1]

Notoj kaj referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Fonto: [URL: http://www.hls-dhs-dss.ch/textes/d/D3862.php Jean-Jacques Langendorf: Guillaume-Henri-Dufour en Historia Leksikono de Svislando (2005-11-07)]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]