Svisa Armeo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Emblemo de la Svisa Armeo
Kontraŭaviadila tanko 68 de la Svisa Armeo
Diviziisto André Blattmann, aktuala (2009) ĉefkomandanto de la Svisa Armeio

La Svisa Armeo estas la armigitaj militfortoj de la Svisa Federacio, kies tasko estas la defendo de la svisa neŭtraleco kontraŭ eksteraj kaj internaj malamikoj, la konservo de la interna sekureco, la subteno de la civilaj fortoj okaze de katastrofoj kaj la antaŭenigo de la paco.

Oficialaj nomoj kaj lingvoj[redakti | redakti fonton]

Ek de la armereformo de 1995 la Svisa Armeo nomiĝas oficiale en la germana Schweizer Armee, en la franca Armée Suisse, en la itala Esercito Svizzero kaj en la romanĉa Armada Svizra. Krome en la angla la Svisa Armeo sin nomas Swiss Armed Forces.

La egalrajtaj oficialaj komandolingvoj de la Svisa Armeo estas la germana, franca kaj itala lingvoj.

Oficiala tasko[redakti | redakti fonton]

Laŭ la Federacia Konstitucio de Svislando kaj la svisa armeleĝo la oficialaj taskoj de la Svisa Armeo estas la sekvantaj:

  • Sekurigo de la spaco kaj defendo
  • Subsidiaraj operacioj por la sekurigo de la ekzisto
  • Prosperigo de paco

Milicsistemo[redakti | redakti fonton]

Dum la 2-a Mondmilito kaj la Malvarma Milito la svisoj difinis sian armeon per la frazo Svislando ne havas armeon - Svislando estas armeo!. Dum la kulmino de la Malvarma Milito la Svisa Armeo nombris 800 000 soldatojn kaj do estis post la soveta la dua plej granda armeo en Eŭropo. En unua reformo fine de la 1980-aj jaroj oni reduktis la nombron al 400 000. Post la fino de la Malvarma Milito la minaco de milito inter orienta kaj okcidenta Eŭropo abrupte ĉesis kaj kreskis la kritiko pro la altegaj kostoj de tiel giganta armeo. Tial okaze de la armereformo 1995 oni ankoraŭ foje duonigis la nombron de la armeanoj al la hodiaŭ stato de 200 000 soldatoj. Malaltigante la aĝlimon por la deviga armeservo de 55 al 42 jaroj.

Laŭ la svisa milicsistemo ĉiu plenkresa viro inter 20 kaj 42 jaroj devas devige armeservi. La junaj viroj pasas unue 21-semajnan rekrutlernejon antaŭ fariĝi soldato. Por virinoj la soldatservo estas libervola. Poste ĉiu viro devas pasigi entute 8 foje trisemajnan ripetkurson. La milicsoldatoj ekster la servo laboras en sia normala profesio kaj konservas siajn pafilon, uniformon kaj poŝmunicion hejme. Laŭ tiu-ĉi principo teorie eblas mobilizi kaze de atako la armeon en la daŭro demalmultaj horoj. Ĉiu svisa soldato povas en kazo de bezono esti devigita fariĝi suboficirooficiro kaj en tiu-ĉi kazo devas plenumigi aldonajn servojn.

Dum la malvarma milito praktike ĉiuj gvidantoj en la svisa ekonomio estis ankaŭ oficiroj en la armeo, kaj la oficiraj kamaradecoj ludis gravan rolon por la komercaj rilatoj. Post la fino de la malvarma milito kaj la tutmondiĝo de svisaj entreprenoj tamen la rolo de armeoficiroj en la privata ekonomio malkreskis. Ja gravaj firmaoj ne plu emis dungi oficirojn pro la fakto, ke la tasko de milicoficiro estas granda ŝarĝo, kiu kostas laborforton de la koncernaj personoj kaj tiel de la entreprenoj.

La armeo disponas nur pri tre malgranda profesia instruteamo de proksimume 1000 personoj, kiuj subtenas la edukadon de la soldatoj kaj oficiroj. Ĉiuj aliaj membroj de la armeoj, eĉ la plej altrangaj oficiroj en la generalstabo, estas milicanoj kaj ne profesiaj soldatoj.

Kritiko[redakti | redakti fonton]

La konservado de armilo kaj municio hejme lastatempe pro krimoj kaj memmortigoj per svisaj armepafiloj estas publike forte kritikata kaj temo de federacia popoliniciativo.

Alia kritiko estas kritiko de la milicsistemo mem: Eĉ post la lasta reformo Svislando laŭ la kritikistoj daŭre posedas multe tro grandan armeon. Krome tiu armeo estas unuflanke ofte ne sufiĉe profesia kaj la milicsitemo aliflanke estas kosta por la ekonomio, ĉar la soldatoj dum la ripetkursoj mankas en siaj laborejoj.

Ĉar la milicsitemo estas esenca elemento de la svisa tradicio, ja konsiderante la lokan identitecon en la svisa federacio tamen estas tre malverŝajna, ke la militsistemo estos anstataŭigita per profesia aremo.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]